• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-15 16:33:29    
Zhang Daqian, majstro de ĉinstila pentrarto (2)

cri
Valorega ekrano kun pentraĵoj de lotuso

En la 28-a de oktobro de 2002 sesklapa ekrano kun pentraĵoj de cinabra lotuso de Zhang Daqian estis aŭkcie aĉetita de privata kolektanto je prezo de 20 220 mil Hongkong-aj dolaroj. Tio estas la plej alta prezo en la historio de aŭkcio de modernaj pentraĵoj de Ĉinio. La ekrano altas 168 cm. kaj longas 369 cm. Ĝi estis pentrita de Zhang en lia aĝo de 77 jaroj, en marto de 1975, en lia loĝejo en Kalifornio de Usono. Tiutempe li jam atingis la kulminon en sia pentrarto. La ekrano el ora sateno estis mendita al japana butiko kaj kostis 20 mil usonajn dolarojn.

Kiam li pentris sur la ekrano, li suferis de malsano. Kaj krome la ekrano estis granda kaj malfacile movebla, tial la pentrado sur ekrano estis multe pli malfacila ol sur papero. Pentrante li devis aŭ stari aŭ kaŭri, kaj tio estis ekstreme granda provo por lia pentrarto. Li pentradis tra la tuta monato.

Li ne faris skizan desegnon sur la ekrano kaj pentris tute libere. En la mezo de la pentraĵo estas transversa tigo kaj dekstre estas du folioj, unu rekte staranta kaj la alia iom klinita. La pentraĵo estis eksponita en Hongkong, Taiwan, Seulo kaj Vaŝingtono kaj rikoltis altegan takson.

Protekti ŝtatan trezoron

Dum sia tuta vivo Zhang Daqian kolektis antikvajn pentraĵojn kaj kaligrafaĵojn kaj tre amis ilin. Li ne vendis ilin al ĉinoj nek al fremdlandanoj, malgraŭ ke ili proponis tre altan pagon. Sed en 1951 li surprizis la publikon per sia decido: vendi tri netakseble valorajn pentraĵojn ne al fremdlandanoj nek al la Hongkong-a merkato de antikvaĵoj. Inter la tri pentraĵoj estis la pentraĵo sub la titolo "Nokta festeno de Han Xizai" el la Posta Tang-dinastio (923-936). Fine li vendis la tri pentraĵojn al sia bona amiko je prezo eĉ pli malalta ol tiu de ordinara antikva pentraĵo en la merkato de Hongkong. La prezo de la supre menciita pentraĵo estis nur 20 mil usonaj dolaroj. Lia faro surprizis kaj mirigis la socion.

La pentraĵo "Nokta festeno de Han Xizai" estis aĉetita de Zhang Daqian en 1933 kontraŭ alta prezo. Li plej ŝatis tiun pentraĵon. Sed kial li volonte vendis ĝin je malalta prezo? La enigmo estis solvita post la forpaso de Zhang: Li migris eksterlanden, sed li timis, ke la trezoraj antikvaĵoj restos eksterlande post lia forpaso kaj li estos riproĉata de la nacio. Tial li decidis vendi la pentraĵojn per speciala maniero en Ĉinio. Ĉefministro Zhou Enlai informiĝis pri la afero kaj sendis specialistojn al Hongkong kaj reaĉetis la tri pentraĵojn de la amiko de Zhang je la prezo, kontraŭ kiu li aĉetis de Zhang Daqian.