• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-15 16:35:35    
Azia Disvolva Banko (foto)

cri

La Azia Disvolva Banko estas regioneca interregistara financa institucio en la azi-pacifika regiono. Ĝi ne estas institucio sub Unuiĝintaj Nacioj, sed fondiĝis kun la aŭspicioj de la Azi-Pacifika Ekonomia kaj Socia Komisiono de Unuiĝintaj Nacioj kaj havas intimajn kontaktojn kun Unuiĝintaj Nacioj kaj ties regionaj kaj fakaj institucioj. Laŭ la rezolucio de la 1-a ministro-nivela konferenco de la Azia Ekonomia Kunlaboro prezidita de la Azi-Pacifika Ekonomia kaj Socia Komisiono de Unuiĝintaj Nacioj kaj okazinta en Manilo en decembro de 1963, la 2-a ministro-nivela konferenco okazinta en Manilo de novembro ĝis decembro, 1965, pasigis la Statuton de la Azia Disvolva Banko. La Statuto ekvalidiĝis en la 22-a de aŭgusto, 1966. En novembro de la sama jaro, la 1-a konferenco de la Konsilio okazis en Tokio kaj proklamis la oficialan fondiĝon de la Azia Disvolva Banko. La Azia Disvolva Banko oficiale ekfunkciis en la 19-a de decembro, 1966, kun la ĉefstabejo en Manilo.

La fondo de la Azia Disvolva Banko celas akceli la ekonomiajn disvolvadon kaj kunlaboradon de la azi-pacifika regiono, precipe por helpi la evoluantajn membrojn de tiu ĉi regiono rapidipi sian ekonomian disvolviĝadon per komunaj aŭ individuaj rimedoj. La Azia Disvolva Banko ĉefe prenas 4 manierojn, t.e., kreditadon, akcian investadon, teknologian helpadon kaj garantiadon per komuna kapitala kolektado, por helpi la evoluantajn membrojn.

La organizaj institucioj de la Azia Disvolva Banko ĉefe estas la Konsilio kaj la Direktoraro. La Konsilio estas la plej alta regpotenca institucio de la Azia Disvolva Banko kaj respondecas pri akcepto de novaj membroj, ŝanĝo de akcioj, elektado de direktoroj kaj la prezidanto de la banko, amendo de la Statuto kaj tiel plu. La prezidanto, la laŭleĝa reprezentanto de la Azia Disvolva Banko, estas elektita de la Konsilio, havas 5-jaran oficperiodon kaj povas esti reelektita.

La Azia Disvolva Banko havas regionajn membrojn el la azia kaj pacifika regiono kaj aliregionajn membrojn el Eŭropo kaj Norda Ameriko. Ĝis majo de 2002, la Azia Disvolva Banko havis sume 60 membrojn, inter kiuj 43 venas el la azia regiono.

La Jara Raporto, Semestra Raporto de la Azia Disvolva Banko, Azia Disvolviĝo Perspektive kaj aliaj estas publikigitaj de la Azia Disvolva Banko.

Ĉiujare de aprilo ĝis majo la Azia Disvolva Banko okazigas jarkunvenon en la ĉefstabejo aŭ alterne en la membrolandoj, kies ĉefaj temoj estas diskuti pri la ekonomia kaj financa situacio, la disvolviĝa tendenco kaj vizaĝataj defioj de la azi-pacifika regiono kaj antaŭenpuŝi la Azian Disvolvan Bankon, kiel regionecan ekspluatan institucion, ludi sian rolon en la socia kaj ekonomia disvolviĝado de la regiono. Samtempe la kunveno ankaŭ faras ekzamenadon al la jaraj laboroj de la Azia Disvolva Banko kaj pasigas la jaran raporton, financan raporton kaj aliajn raportojn de la Azia Disvolva Banko.

En la 17-a de februaro, 1986, la Konsilio de la Azia Disvolva Banko pasigis rezolucion, por akcepti Ĉinion kiel membrolandon de la Azia Disvolva Banko. En la 10-a de marto de la sama jaro Ĉinio fariĝis la oficiala membro de la banko. Taiwan, en la nomo de "Ĉina Taibei", daŭre tenas sian sidlokon.