• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-15 18:01:47    
Krestanaso (foto)

cri

En Ĉinio la krestanaso (Sarkidiornis melanotos) el la ordo de anserformaj birdoj kaj familio de anasedoj troviĝas nur en la urbo Fuĝoŭ de Fuĝjan-provinco. Ĝi vidiĝas ankaŭ sude de Saharo, en Madagaskaro de Afriko, Srilankao, Hindio, Bangladeŝo, Birmo, Tajlando, la hindoĉina Duoninsulo kaj sudoriento de la suda Ameriko. Ĝi estas pli granda ol la ordinara sovaĝa anaso. Ĉe la beka radiko de la virbirdo estas granda nigra tubero. Ĝia verto estas nigra. De la verto ĝia la kolo kaj nuko vidiĝas nigra strio purpure brilanta. Sur la aliaj partoj de la kapo kaj kolo videblas ekskluzive blankaj plumoj kun nigraj makuloj purpure brilantaj. La malsupraj partoj de la kolo kaj korpo estas blankaj. La plumpinto estas malhelgriza aŭ nigra, sed sur la brusto vidiĝas skvamoformaj makuloj. Ĉe la kolo videblas nigra ringorubando. La supra korpo kaj flugiloj estas plenaj de nigraj plumoj blupurpure brilantaj, escepte de la griza malsupra dorso kun nigraj vertikalaj strioj. La vosto havas plumaron malhelbrunan kun iom da bluverda brilo sur ĝiaj supraj kovraj plumoj kaj du neklaraj nigraj strioj sur ĝiaj malsupraj blankaj plumoj. La korpoflankoj estas grizaj. La bridino malpli granda ol la virbirdo ne havas tuberon ĉe la bekradiko, al ĝia supra korpo mankas brilo kaj sur la kolo kaj brusto ne estas ngira strio.

La krestanasoj loĝas en marĉoj kaj lagoj proksime al arbaro kaj ankaŭ ĉe riveroj. Tage ili serĉas kiel nutraĵojn rizon, vegetalajn semojn, radikojn, ŝosojn, vermojn, akvajn insektojn, dolĉakvajn krustulojn k.a. Nokton ili pasigas ĉe lagoj kaj marĉoj aŭ sur maldensaj arboj ĉe riverbordo. Ili flugas forte kaj rapide. La virbirdoj krias mallaŭte eligante frikativan sonon, tamen en la pariĝa tempo la surprizita virbirdo eligas sonon kia trupetado. Ili fekundiĝas de junio ĝis septembro, nestas en arbotruoj, ŝtonkavernoj, herbaroj, aŭ en la malnovaj loĝejoj de aliaj birdoj. En ĉiu nesto ili ellasas ses-dekdu ovojn, tamen en Hindio oni trovis foje 47 ovojn en unu nesto. La krestanasoj malofte vidiĝas en Ĉinio, kaj la nombro pli kaj pli malgrandiĝas ankaŭ en aliaj landoj, tial oni devas bone protekti ilin.