• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-15 19:37:49    
Ventumila pentrarto kaj aliaj (foto)

cri

En la mondo de popolaj artmetiaĵoj de Ĉinio, la pentraĵoj faritaj per peniko estis verkoj de popolaj artistoj kaj metiistoj, ekzemple fresko. Precize dirite, pentraĵoj de tiu kategorio devas esti kalkulataj kiel religia belarto, sed la fresko de popolaj religiaj konstruaĵoj ankoraŭ estas la kampo por popolaj artistoj en ilia disvolvo de la arta kreivo. En Yihezhen de Suide de Ŝaanxi estas templo por la Orienta Monto (ĉinoj nomas Taiŝan-monton proksime de Jinan de Ŝandong-provinco Orienta Monto, kaj konstruis multajn templojn grandajn kaj malgradajn ĉie en Ĉinio por kulti la montodion de Taiŝan). En la kaduka templo jam ne estis statuoj de dioj, sed sur la muroj restas 4 freskoj. Evidente la freskoj havis skizojn, sed la mienoj de la figuroj en la freskoj estis admirindaj. En la fresko estas sceno de juĝado. Unu el la du juĝistoj jam volas fari verdikton, sed la alia troviĝas en hezito tenante penikon en la mano.La intrigo estas tre emocia. La fresko aplikis la formulan teknikon kaj esprimis la diferencojn de la karakteroj de la personoj, kaj estas malofte vidata majstraĵo.

Pentrarto sur ventumilo devas aparteni al la kategorio de popola kulturo. En la historio ventumilo estis ornamo simbolanta rangon kaj ordinaruloj uzis ordinarajn paperan ventumilon, palmfolian ventumilon kaj ventumilon plektitan el herbo, bambuo aŭ arbofolio. Profesiaj pentristoj ofte faris desegnojn sur ventumiloj kaj multaj el iliaj pentraĵoj estas tre valoraj. En metiejo de ventumiloj la ventumilfaristoj estis varbitaj el la popolo. La temoj de iliaj pentraĵoj estas tre diversaj, kaj iliaj niveloj en pentrado estis malsamaj. Surventumilaj pentraĵoj de Ĉen Ĉaoŝeng estis superaj verkoj de la popola belarto. Li devenis de familio kun ventumilaj pentristoj de tri generacioj. Li faras pentraĵojn nur sur nigrapapera ventumilo kaj estas lerta en pentrado de homoj. Li pentris 108 bravulojn el la romano "Ĉe Akvorando" (romano rakontanta pri ribelantaj makisanoj antaŭ pli ol 1000 jaroj). La bravuloj aŭ rajdas, aŭ remas, aŭ sin ekzercas je batalarto, aŭ fluge iras sur tegmento (por enŝteliĝi en riĉulan domon por ŝteli riĉaĵon). Iliaj mienoj estas tre vivaj kaj la koloroj riĉaj kaj akordaj sur nigra fono. Ĉen Ĉaoŝeng asimilis alies superaĵojn de pentrarto kaj stampis siajn pentraĵojn per popola estetiko.

Inka pentrarto estas unu el la formoj de la popola belarto en la suda parto de Ŝanxi-provinco. Kiam bebo estas centtaga aŭ unujara, oni donacas al li bonaŭguran litaĵon kun nigra desegno. Oni faras nigran desegnon sur ruĝa aŭ flava tolo. Per inko oni pentras du leonojn aŭ du tigrojn, kaj aldonas ĉirkaŭ ili 12 aĝosimbolajn bestojn kaj plenigas la blankojn per floroj.

Pentraĵo sur muroj ĉiukaŭ adoba lito estas tre populara en la baseno de la Flava Rivero. Nun en iuj lokoj de la provincoj Ŝaaxi kaj Ŝanxi oni ankoraŭ faras tian ornamaĵon kaj laboras metiistoj. La kamparanoj mem decidas la temon. Oni pentras figurojn en teatroj, florojn kaj pejzaĝojn kaj aliajn ornamajn desegnojn. Se la kamparanoj ne havas monon por dungi metiiston, ili mem pentras, aŭ faras papertondaĵojn kaj gluas ilin sur la murojn: unuvorte ili ĉiamaniere beligas sian vivspacon per pentraĵoj.