• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-18 08:49:12    
Fasona projektistino Fengling

cri

Karaj retlegantoj, en nordorienta Pekino troviĝas fama kvartalo de moderna arto, tio estas Dashanzi arta kvartalo. Tie kolektiĝas multaj artistoj. Fengling estas projektistino de karakteriza fasono.

Sinjorino Fengling aĝas 40 jarojn kaj funkciigis konfekciejon en la arta kvartalo. Kiam raportisto renkontiĝis kun ŝi en ŝia butiketo, ŝi portis armeo-verdan veŝton kaj kuloton, projektitajn de ŝi mem. Estas vigle kaj brave. La butiketo de Fengling estas desegnita per la armeo-verda koloro kaj plejparto de kostumoj projektitaj de ŝi, prenas la koloron kiel ĉefan fonon.

Fengling diris al la raportisto, ke ĉiuj kostumoj en la butiketo estas projektitaj de ŝi mem, inkluzive de manĉuraj roboj, uniformoj kaj Lenin-kostumoj kaj la koloro armeo-verda estas plej evidenta karakterizo de ŝia fasono. Fengling diris, ke tio kuŝas ĉefe en ŝia profunda impreso pri la 60-aj jaroj de la pasinta jarcento. Tiam ĉinaj junuloj kultis heroojn kaj rigardis armeaniĝon kiel honoron. Verdaj uniformoj estis plej ŝatataj kaj sur stratetoj, preskaŭ komplete videblis armeo-verda koloro. Meze de junulinoj, uniformo kun du vicoj da butonoj estis populara. Tiam oni ankaŭ ŝatis ruĝan koloron kaj opiniis, ke la koloro estas simbolo de revolucio kaj emocia animstato. Fengling diris, ke ĉio ĉi tio estas profunde gravurita en sia memoro. Ŝi ŝatas la specialan epokon, plenan de patoso de homoj kaj herooj estis ilia idoloj. Virinoj havis alian malmolan belecon pro surmeto de uniformo kaj Lenin-kostumo. Fengling diris:

"Laŭ mi, la armeo-verda koloro reprezentas forton kaj potencon. Fakte la koloro ruĝa havas la faktoron, tamen mi pensis, ke la ruĝa koloro reprezentas sekson. Mi strebas al sekso kaj forto. Estas alt-nivele kaj bele, ke la koloroj ruĝa kaj verda kombiniĝas."

Pri fasona projekto, Fengling lertas en kunfando. Ŝi uzis modan faktoron de okcidentaj kostumoj en la 60-aj jaroj de la pasinta jarcento kiel referencon kaj donis al konservative tradicia kostumo seksan belecon.

Kompreneble Fengling ne simple kunmetis tiujn ĉinan kaj okcidentan faktorojn, sed faris projekton post bona pripenso kaj konsidero.

Alilandanoj en Pekino tre ŝatas kostumojn projektitajn de Fengling, ĉar ili havas ĉinan trajton; kaj tiuj kostumoj plaĉas ankaŭ al ĉinoj. Klientoj aĝaj inter 30 kaj 40 jaroj havas rememoran emocion al la 60-aj jaroj de la pasinta jarcento kaj junuloj opinias, ke kuniĝo de la koloroj ruĝa kaj verda en ŝiaj kostumoj faras breĉon de tradicio kaj emfazas sekson kaj forton.