• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-18 11:13:47    
Azia elefanto (foto)

cri

La azia elefanto el la ordo de rostruloj kaj familio de elefantedoj troviĝas en Yunnan de Ĉinio, kaj en suda kaj sudorienta Azio. Ĝiaj oreloj estas multe malpli grandaj ol tiuj de la afrika elefanto. Ĝiaj antaŭaj piedoj havas po kvin fingrojn kaj la malantaŭaj po kvar fingrojn. Ĝia frunto estas plata. La virelefanto havas paron da longaj dentoj. La elefanto estas la plej granda mamulo sur la tero. Ĝi altas ĉ. 3 metrojn, longas 5,5-6,4 metrojn kaj pezas ĉ. 5 000 kilogramojn.

Ĝi bone flaras kaj aŭdas, sed ĝiaj okuloj estas ne akraj. Ĝia longa rostro, servanta kiel mano kaj brako, povas preni akvon kaj nutraĵon en sian buŝon. Kaj ĝiaj grandegaj oreloj ne nur estas organoj por aŭdi, sed ankaŭ helpas forigi varmon en la korpo. Ĝiaj mueldentoj estas grandegaj, sed en unu sama tempodaŭro funkcias nur unu aŭ du el ili. Ambaŭflanke de la malsupra kaj supra makzeloj estas po 6 tiaj dentoj, kiuj elkreskas unu post alia.

La aziaj elefantoj vivas kun familio kiel unuo. Kelkiam pluraj familioj kune formas grandan gregon el pli ol cent membroj, kaj la gregon gvidas plenkreska elefantino. Maljunaj virelefantoj kutime vivas solaj kaj la junaj ŝatas formi inter si arojn. La elefantoj agas frumatene, vespere kaj nokte kaj ripozas tagmeze. Ili troveblas en densaj arbaroj kaj vastaj stepoj en diversaj zonoj, sen fiksa loĝejo. Kiam al ili mankas nutraĵoj en unu loko, ili do translokiĝas al alia.

La elefanto manĝas tre multe, ĉiutage ĝi povas konsumi pli ol 200 kilogramojn da nutraĵoj, inter kiuj estas herboj, arbofolioj, ŝosoj kaj fruktoj. Ili ne havas fiksan generan sezonon kaj la gravedeco daŭras 607-641 tagojn. La ĵus naskita elefantido pezas ĉ. 90 kilogramojn kaj altas unu metron. La elefantoj estas saĝaj kaj ankaŭ havas bonan memoron. Antaŭ kelkaj jarcentoj oni jam komencis bredi kaj dresi ilin por ĉasado kaj transportado.