• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-18 16:42:13    
Ekaperis lumo por pace solvi aceh-an problemon de Indonezio

cri

La 17-an de julio en la finnlanda ĉefurbo Helsinko, reprezentantoj de la indonezia registaro kaj la aceh-a secesiista organizo "Libera Aceh-a Movado" faris la 5-an intertraktadon kaj gajnis grandan trarompon. Post la 6-taga intertraktado la du flankoj atingis unuanimecon pri la aceh-a paca interkonsento, nome la interkomprena memorando, kaj decidis oficiale subskribi la pacan interkonsenton en la 15-a de aŭgusto en Helsinko. Tiel oni faris gravan paŝon en la politika procezo de la aceh-a problemo.

Aceh estas la plej okcidenta provinco en Indonezio, kun 4 milionoj da loĝantoj, inter kiuj 90% estas moslemoj. La "Libera Aceh-a Movado" fondiĝis en 1976 kaj ĉiam porpledas por fondi sendependan islaman landon kun la pretekstoj de neegala distribuado de riĉfontoj kaj religia kultura diverseco. La movado ĉiam konfliktas kun la registara armeo. Ĉiuj antaŭaj registaroj de Indonezio firme oponis kontraŭ sendependiĝo de Aceh kaj faris militan batadon al la armita forto de tiu ĉi regiono. La kaoso de Aceh daŭranta preskaŭ 30 jarojn kaŭzis morton de 10 mil homoj.

En decembro de la pasinta jaro la regiono Aceh estis serioze atakita de tertremo kaj cunamo kaj vizaĝas al ege peniga tasko de rekonstruado. La indonezia registaro komencis fari kontaktojn kun gvidantoj de la "Libera Aceh-a Movado". Sub la interpacigo kaj prezido de la eksa finnlanda prezidento Martti Ahtisaari, reprezentantoj de la du flankoj komencis fari dialogadon en la lasta tagdeko de januaro de la kuranta jaro, esperante pace solvi la aceh-an problemon per politikaj rimedoj.

En la intertraktado la du flankoj diskutis pri la ebleco plene solvi la konflikton en la aceh-a regiono en la framo de realigo de aŭtonomeco en Aceh. La intertraktado progresis malrapide, tamen ambaŭ flankoj klopodis fari praktikeman dialogadon en la konstruiva etoso, por ke la intertraktado gajnu efektivajn fruktojn kaj esencan trarompon.

Antaŭ la okazigo de la 5-a intertraktado, la "Libera Aceh-a Movado" publikigis deklaron, esprimante, ke se la du flankoj atingos kaj subskribos pacan interkonsenton, la organizo akceptos la kondiĉojn de la registaro kaj forlasos la postulon de sendependiĝo.

Post 5 intertraktadoj, la indonezia registaro kaj la "Libera Aceh-a Movado" fine kaj fundamente atingis pacan interkonsenton inter si.