• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-18 18:22:48    
Sanga fazano (foto)

cri

La sanga fazano (Ithaginis cruentus) el la ordo de galinoformaj birdoj kaj familio de fazanedoj sin trovas en Siĉŭan, nordokcidenta Junnan, Ĉingaj, Ĉjiljan-montaro de Gansu, Suda Ŝenŝji kaj Ĉinling-montaro de Ĉinio. ĝi troviĝas ankaŭ en Nepalo kaj Sikimo. Ĝi kun griza plumtufo sur la kapo tre similas al malgranda kokino en grandeco. La virbirdo portas verdajn plumojn sur la brusto kaj helruĝajn plumojn ĉe la vosta rando, dum la birdino estas malhelbruna.

La sangaj fazanoj vivas en abiaroj, miksaj arbaroj kaj rododendraroj mil sepcent ĝis tri mil ducent metrojn super la marnivelo. Somere eĉ sur montoj tri mil tricent ĝis kvarmil kvincent metrojn super la marnivelo proksimeaj al la neĝlinio povas troviĝi iliaj spuroj. Vintre ili translokiĝas al malpli altaj lokoj. Aŭtune ili kvar-kvin-ope kaj eĉ dudek-ope aktivadas en pinglfoliaj arbaroj aŭ rododendraroj, kaj eĉ en bambuaroj. Matene ili moviĝas de malvaretaj valoj al sunlumaj montosuproj kaj tagmeze malsupreiras laŭ montodeklivoj. Vivante profunde en arbaroj ili estas malofte minacataj de malamikoj, tial ili ne timas homojn. Vidante homojn la virbirdoj ofte etendas sian kolon kaj levas la kapon por rigardi, dum la birdinoj tiom preteratentas kaj daŭre serĉas manĝaĵojn. Ili fuĝas for nur ĉe la proksimiĝo de homoj. Ili ne lertas en flugado. Same kiel kokoj ili bekas verdajn plantojn kaj ties semojn. Ili manĝas ankaŭ krustulojn, ovojn kaj moluskojn. Ili fekundiĝas inter aprilo kaj junio, tiam ili vivas pare. Iam okazas, ke unu birdino vivas kun kelkaj virbirdoj aŭ unu virbirdo kun kelkaj birdinoj. Iliaj telerformaj nestoj el arbofolioj kaj sekaj branĉetoj troviĝas ĝenerale en truoj sur abitrunkoj. En la nesto estas ses helflavaj ovoj kun sangkoloraj makuloj. La kovado daŭras ĉ. dudek naŭ tagojn. La sanga fazano estas malfacile bredebla sur ebenaĵoj.

La arĝenta fazano el la ordo de galinofromaj birdoj kaj familio de fazanedoj troveblas en multaj provincoj de suda Ĉinio, en orienta Birmo, norda kaj centra Tajlando kaj la hindoĉina Duoninsulo. La virbirdo estas blanka kun multe da nigraj strioj sur la supra korpo. Sur ĝia kapo estas blunigra plumtufo. Ĝia longa vosto estas plejparte blanka. La birdino estas olivbruna tutkorpe kun nigraj plumoj sur la okcipito.