• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-19 08:43:15    
Iom pri kostumoj projektataj de Fengling

cri

Fengling diris al la raportisto, ke ŝi ne imagis, ke la butiketo funkcias tiel bone, ĉar ŝi faras projekton kun la celo disvolvi siajn intereson kaj entuziasmon kaj trovi eternan modon, sed ne kapti la popularan tajdon. Ŝi diris:

"Mi pensis, ke kompreno al modo estas tio, ke io taŭga estas plej bona kaj oni ne simple strebu al modaĵo. Populara aĵo ne povas esti aplikata al ĉiuj. Mi deziras trovi eternan aĵon. Surmetinte kostumon projektitan de mi, vi estas plej bela, ne nur en ĉiu angulo de la mondo."

Fengling havas literaturan kaj artistan talenton en fasona projektado, tamen ŝi neniam petis specialan instruadon de fasona projektado. Ŝi lernis belarton antaŭe. En la jaro 1990, ŝi diplomiĝis el Harbina Arta Instituto en ĉina nordorienta landparto kaj daŭre servis kiel belarta instruisto. En la jaro 2000, ŝi turnis sian postenon kaj fariĝis prezenta artisto de aga arto. Fengling diris, ke prezento de aga arto faciligas al artistoj kaj ĉelokaj spektantoj fari interaktivigon kaj bone disvolvi sian internan emocion. Tiam ŝi ofte faris projekton de prezentaj kostumoj. Cetere Fengling havis bonŝancon veturi al Eŭropo por viziti ekspozicion de kostumoj projektitaj de majstroj kaj tio plivastigis ŝian vidkampon. Iom post iom ŝia koncepto pri fasona projektado maturiĝis kaj en la jaro 2003, ŝi decidis okupiĝi pri fasona projektado kaj funkciigis sian konfekciejon. Ŝi diris:

"Estas nature, ke mi fariĝis fasona projektistino el pentristino. Mi pensis, ke la nuna afero trankviligas min, ĉar tio estas afero taŭga al mi. Cetere fasona projektado havas rilatojn kun olepentrado, aga arto kaj nuna vivo. Mi ŝatas la kunfandiĝon de arto kaj vivo."

La kariero de Fengling ĉiam glate disvolviĝas, tamen ŝi konfesis, ke troviĝas multe da amaro kaj penigo. Fengling estas eksedziniĝinte portas sur si respondecon pri sia filo. Ŝi unuflanke laboras kaj aliflanke zorgas pri vivo kaj lerno de la filo. Ĉiutage ŝi estas okupita. Fengling rigasdas tion kiel provon kaj jam firme pasigis tion. Ŝi fiere diris, ke homa kapablo povas esti grandigata.

Nun la filo de Fengling jam kreskis kaj la butiko glate funkcias. Ŝi sentas sin leĝera kaj senĝena. Nun ŝi provas fari impeton de origina projekta stilo por kontentigi bezonon de klientoj en diversaj aĝoj.