• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-19 19:49:55    
Enŝipa Feriado sur Yangzi-rivero (2)

cri
Vojaĝante al la famaj tri gorĝoj de Yangzi-rivero, oni povas vidi ankaŭ la malgrandajn tri gorĝojn kaj malgrandetajn tri gorĝojn de Yangzi-rivero.

La malgrandaj tri gorĝoj situas tuj najbare de la gorĝo Wuxia, sur la rivero Daning, unu el la branĉoj de Yangzi-rivero, kaj konsistas el pluraj ravinoj. La unua el ili nomiĝas gorĝo Longmen. La altaj klifoj ambaŭflanke de la gorĝa enirejo skrapas la nubojn, kaj laŭforme similas al majestaj feraj pordoj. En la gorĝo vidiĝas apikaj klifoj kun graciaj bambuoj sur si. Elveturinte el la gorĝo Longmen kaj transpasinte danĝeran rifon, oni povas eniri en la gorĝon Tieguan. Ambaŭborde de tiu ĉi gorĝo troviĝas groteskaj rokoj similaj al skulptaĵoj kun ridigaj formoj. Sur iu klifa muro videblas longa roko radianta je ora brilo sub la suno, kaj similas al grandega drako fluginta el la ĉielo. Apud ĝi vidiĝas nigra ĉerko pendanta ĉe klifa fendo. Laŭdire, la tribo loĝanta tie en la antikva tempo havis la kutimon meti la ĉerkojn de siaj mortintaj familianoj en kavernojn alten sur montoj.

Plue ŝip-veturante antaŭen, ni povas atingi la plej longan kaj ravan el la malgrandaj tri gorĝoj, nomatan gorĝo Dicui. Ĝi longas je 20 kilometroj. En tiu gorĝo ĉie videblas stalaktitoj, akvofaletoj kaj abundaj verdaĵoj. Fraŭlino Li Qing estas loĝanto de granda urbo kaj unuafoje venis al la malgrandaj tri gorĝoj de Yangzi-rivero. Laŭ ŝia impreso, ĉi tie estas feolando priskribita en fabeloj. Ŝi diris:

"Antaŭ ĉifoja vojaĝo, mi jam aŭdis jenan laŭdon al la malgrandaj tri gorĝoj, ke ili eĉ pli belas ol la grandaj tri gorĝoj de Yangzi-rivero. Nun mi opinias, ke ili meritas je tiu laŭdo. Ili havas sian propran trajton krom posedi la ĉarmon de la grandaj tri gorĝoj."

Nun estas la vico de la malgrandetaj tri gorĝoj. Ili situas sur alia branĉo de Yangzi-rivero – la rivero Madu, kaj konsistas el la gorĝo Chantan, Qinwang kaj Sancheng, sorĉaj je naturaj pejzaĝoj. Nun oni ekspluatis nur la turisman vizitindejon de la gorĝo Sancheng, sed tiu 5-kilometra itinero jam ravas la turistojn. Ĉi tie la akvofluo estas ankoraŭ pli mallarĝa ol tiu de la grandaj tri gorĝoj kaj tiu de la malgrandaj tri gorĝoj, la montpintoj estas pli majestaj kaj ravinoj pli profundaj. El rokoj pendas interesaj stalaktitoj en la formoj de porko, hundo, drako kaj serpento. Kun diversaj longeco, dikeco kaj figuroj, ili aspektas mirige groteskaj kaj fascine ĉarmaj. La rokojn kovras muskoj, herboj kaj floroj ĉe ili, susuras fluoj kun perle gutantaj akveroj, kaj ĉie regas la primitiva natureco kaj senfina viveco. Fraŭlino Wang Yuan, ĉiĉerono de la ĉina Internacia Turisma Servo, rigardas tiun ĉi lokon la arkadio malofte trovebla en la mondo. Ŝi diris:

"Vojaĝante al la malgrandetaj tri gorĝoj, oni ne povas veturi per motorŝipo, ĉar la rivero Madu estas malprofunda, torenta kaj abunda je rifoj. Oni devas preni kiel veturilon la lignan boateton kun salik-folia formo, tiratan per ŝnuro aŭ stiritan per stango. Aprecante ambaŭbordajn pejzaĝojn sur tia simpla veturilo, mi min trovis en la agrabla brakumo de la bela naturo."

Fraŭlino Wang Yuan diris, ke antaŭ nelonge, en pitoreskejo de la malgrandetaj tri gorĝoj aperis nova turisma programero – flosado per kajako. Turistoj povas lui la kajakon, kaj mem stirante ĝin, flosi laŭ la akva fluo. La rivero Madu estas torenta en la fluado, kaj la flosado sur tiu rivero estas sufiĉe emocia kaj ekscita. Dum la flosado, la kajako jen turniĝadas en akvo-kirlaĵoj, jen kolizias kun bordaj rokoj, akompanate de plaŭdantaj ondoj kaj ŝaŭmantaj akveroj. Tio vere estas interesa ludo de bravuloj. Sed sciu, mi petas, ke pro malprofundeco de la rivera akvo, la flosado estas ekscita sen danĝero, kaj ne havas problemon pri sekureco.