Xishuangbanna situas en la suda ekstremo de Yunnan-provinco. Ĝi estas loko, kie la ĉina ĉeftero etendiĝas al la Hindoĉinia Duoninsulo. Ĝiaj orienta, okcidenta kaj suda najbaroj estas Laoso kaj Birmo. Lancang-rivero ja fluas eksterlanden de tie. Ekster Ĉinio la rivero portas alian nomon, t.e. Mekongo, kiu trafluas Laoson, Birmon, Tajlandon, Kamboĝon kaj Vjetnamion. En Xishuangbanna sterniĝas senlima tropika primitiva pluvarbaro kaj ĉiam ĝueblas lirikaj naciaj moroj. Sur tiu loko kun areo de 19 mil kvadrataj kilometroj vivas tajoj, hanioj, ĝinooj kaj membroj de aliaj 12 nacimalplimultoj, ĉirkaŭ miliono da loĝantoj. Ili formis buntan nacian kulturon. La loko havas abundon da animaloj kaj estas nomata "regno de animaloj kaj vegetaloj" kaj "banko de speciaj genoj".
Je la 8-a horo matene nia buso akurate startis. La ŝoforo diris al mi, ke por atingi Jinghong, la ĉefurbon de la subprovinco Xishuangbanna, la buso devas kuri la tutan tagon. Mi miris, sed la ŝoforo diris, ke tio ja estas tre feliĉa, ĉar antaŭe oni devis veturi 2-3 tagojn kaj duonvoje oni devis tranokti. Pro bezono de turismaj aferoj konstruiĝis ŝoseo kaj tial oni povas ekveturi matene kaj atingi vespere. Liaj vortoj iagrade ĝojigis min.
Nia buso kuris antaŭen. Mi rigardis eksteren. Ambaŭflanke de la ŝoseo staras unuetaĝaj domoj el brikoj kaj ligno. Ĉar tie la klimato estas varma, oni ne bezonas varmigajn aparatojn, kaj la konstruaĵoj plejparte estas simplaj. Tie kaj ĉi tie vidiĝas etaĝdomoj kun sunenergiaj akvujoj sur la supro de la domo. En tiu malproksima provinco mi vidis eĉ tenisejon. Malproksime ondiĝas montoj altaj kaj malaltaj, kovritaj de verdaj arbaroj. Mi vivas en norda Ĉinio, kie la montoj estas apikaj, imponaj, sed tiuj en sudaj provincoj estas belaj kaj mildaj. Sur la montoj la arbaroj estas densaj kaj prosperaj, kvazaŭ la montoj estus kovritaj per verdaj lanugaj tapiŝoj, kiuj etendiĝas de la montpiedoj ĝis la montsupro. Survoje estas malaltaj kreskaĵoj, sed ju pli proksimiĝis Xishuangbanna, des pli altaj fariĝis la kreskaĵoj kaj ankaŭ la folioj fariĝis pli larĝaj. Mi estis komplete interesata de la belaj pejzaĝoj kaj preskaŭ tute forgesis la lacon. Je la 11-a horo mi finfine atingis la urbon Jinghong, nian celon.
|