• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-20 17:29:41    
Loreal en Ĉinio (1)

cri
Nun la grupo Loreal, kiu havas preskaŭ centjaran historion, estas la plej granda kosmetikaĵa produkta entrepreno. Antaŭ 8 jaroj, Loreal oficiale eniris en la ĉinan merkaton. La tempo estas mallonga, sed la disvolviĝo de Loreal en Ĉinio estas rapidega. Nun, la Loreal-Ĉina Korporacio jam estas la 3-a granda komercisto pri kosmetikaĵoj en la ĉina merkato, la kreskado de ĝia jara venda sumo en la ĉina merkato jam okupis la unuan lokon de tiu en la tutmonda merkato en sinsekvaj 3 jaroj. Karaj aŭskultantoj, hodiaŭ ni konigos al vi disvolvan staton de Loreal en Ĉinio.

Kompare kun aliaj monde famaj korporacioj pri kosmetikaĵoj, Loreal malfrue eniris en la ĉinan merkaton. En 1996 Loreal investis 50 milionojn da usonaj dolaroj kaj konstruis fabrikon kun la areo je preskaŭ 100 mil kvadrataj metroj. Post unu jaro, en la ĉina urbo Ŝanhajo Loreal fondis ĉefstabejon de la filio en Ĉinio. De la komenco Loreal rigardas preskaŭ 100 milionojn da ĉinaj junaj kaj aktivaj urbaj virinoj kiel la celon, laŭ ilia konsuma povo, liveras diferencajn markojn kaj instalis specialajn servotablojn en Ĉinio.

Pro ĉi tia merkata celodifino kaj venda modelo, rapide Loreal sukcesis en la ĉina merkato. Pri tio, ĝenerala direktoro respondeca pri la ĉina negoco de la Loreal-Ĉina Korporacio sinjoro Paolo Gasparrini estas tre kontenta:

"Mi opinias, ke la disvolva stato de nia marko en Ĉinio estas tre bona, ankaŭ la perspektivo estas tre bona. Niaj subaj internaciaj famaj grandaj markoj preskaŭ tute enradikiĝis en Ĉinio, niaj ĉiuj markoj estas konfirmitaj kaj akceptitaj de ĉinaj konsumantoj."

Kiel la diro de sinjoro Paolo Gasparrini, per kelkjara disvolvo produktoj de Loreal jam estas vendataj en pli ol 500 ĉinaj urboj, komence venditaj nur en kelkaj grandaj urboj. En la ĉina merkato la markoj LANCOME kaj MAYBELLINE de la grupo Loreal jam stabile okupis la unuan lokon de samspecaj produktoj.

Stabile okupante la merkaton pri altnivelaj kosmetikaĵoj en Ĉinio, Loreal ĵetis sian rigardon al la meznivela kaj malaltnivela merkatoj, kiuj posedas amason da konsumantoj. Por okupi la merkatojn, Loreal ne nur reduktis vendan prezaron de partaj internaciaj famaj markoj, sed ankaŭ antaŭ 1 jaro sinsekve aĉetis 2 ĉinajn markojn---Xiao Hushi kaj Yue Sa, kiuj okupis grandan merkatan proporcion. La du aĉetoj ne nur altigis proporcion de Loreal en la ĉina merkato pri kosmetikaĵoj de ordinaraj homoj, sed ankaŭ altigis ĝian produktan povon en Ĉinio.

Pro serio da sukcesaj rimedoj, Loreal akiris rapidan evoluadon en Ĉinio. De 2002, venda sumo de Loreal en Ĉinio pliiĝis je la rapideco de 50% ĉiujare. En 2004, venda sumo de Loreal en Ĉinio estis preskaŭ 3 miliardoj da juanoj de renminbi, pli multe je 99%. Ĝenerala direktoro de Loreal-Ĉina Korporacio sinjoro Paolo Gasparrini konigis:

"Laŭ kreskado, Ĉinio evidente estas tre grava por Loreal, ni komencis de nulo, en la lasta jaro nia venda sumo estis preskaŭ 3 miliardoj da juanoj de renminbi, laŭ absoluta sumo, kompare kun la tutmonda venda sumo de Loreal je 14,5 miliardoj da eŭroj, nia absoluta sumo ankoraŭ estas malgranda, sed laŭ kontribuo al la kreskado de vendo de Loreal, Loreal-Ĉina Korporacio estas tre grava, ni esperas, ke Loreal-Ĉina Korporacio povos fari pli grandan kontribuon al la venda kreskado de la tuta grupo."