• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-20 17:30:14    
Fondiĝis nova registaro de Libano

cri

La 19-an de julio, post interkonsiliĝo kun prezidento Emile Lahoud, libana nova ĉefministro Fouad Seniora proklamis la fondiĝon de la nova registaro. Tio estas la unua registaro fondita post la armea retiriĝo de Sirio el Libano. Fouad Seniora esprimis, ke la konsisto de la nova registaro estas "ekvilibra kaj kompleta". Li esperas, ke la nova kabineto povu funkcii kiel solidareca grupo por renkonti grandegajn defiojn al la ŝtato.

La nomlisto de la nova registaro estas rezulto post ekvilibrigo inter la interesoj de diversaj religiaj sektoj de Libano. En la fino de junio Fouad Seniora fariĝis la ĉefministro de la nova registaro kaj li ĉiam klopodis por la fondiĝo de la kabineto. En la lastaj 3 semajnoj li ofte interkonsiliĝis kun diversaj libanaj sektoj kaj plurfoje ŝanĝis projektojn de kabineta organizado. Lia unua kabineta projekto prezentita al la prezidento renkontis oponon de malplimultecaj sektoj de la parlamento. La dua projekto de specialista registaro konsistanta el senpartiaj personoj ekster la parlamento estis malaprobita de la parlamento kaj la prezidento. Iom frue de la 19-a de julio, prezidento Emile Lahoud, kiu apartenas al la kristanoj-maronitoj, reĵetis la kabinetan nomliston elmetitan de Fouad Seniora en la 15-a de julio, opiniante, ke la postenoj donitaj al la kristanoj-maronitoj estas tro malmultaj, kaj postulis, ke Fouad Seniora faru rearanĝadon pri partaj postenoj. Iom malfrue de la sama tago, Fouad Seniora prezentis la 4-an projekton post refoja interkonsiliĝo kun prezidento Emile Lahoud. Vespere de la sama tago, tiu ĉi projekto estis aprobita de prezidento Emile Lahoud kaj oficiale proklamiĝis al la publiko.

La nova registaro havas 24 membrojn, duone de kristanoj kaj duone de moslemoj. Vicĉefministro kaj nacidefenda ministro Elias Murr kaj ministro pri internaj aferoj Hassan al-Sabaa de la pasinta registaro restas sur la samaj postenoj en la nova registaro. Fawzi Salloukh de la ŝijaisma sekto prenas la postenon de ministro pri eksteraj aferoj.

La nova registaro de Libano havas 3 karakterojn. Unue, la Hizbullah-Partio unuafoje partoprenas en la registaro. Ĝiaj altaranga membro Mohammed Fneish kaj intimulo Tarrad Hamadeh respektive prenas la postenojn de ministro pri energio kaj ministro pri laboro. Usono ĉiam rigardas la Hizbullah-Partion kiel terorisman organizon. La nova kabineto akceptas membrojn de la partio kaj per tio agnoskas la laŭleĝan pozicion de la Hizbullah-Partio.

Due, la subtenantoj de la eksa ĉefministro Rafik al-Hariri okupas la ĉefan lokon en la registaro. En la 24-membra kabineto, 15 venas el la kontraŭ-siria alianco gvidata de Saad al-Hariri, filo de Rafik al-Hariri.

Trie, la "Libera Patriota Movado" gvidata de ĉefministro kaj nacidefenda ministro Michel Aoun de la eksa armea registaro ne partoprenas en la nova registaro.