• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-21 07:19:32    
Zhang Liqin: Media Konsumo

CRI
Neniam mi atentis monton kaj riveron, ĉar ĉiutage mi povis rigarde trafi kaj piede tuŝi ilin en tiu urbo, kie mi loĝis. Ĝuste kiel oni kantis:
La monto tia restas,
rivero sama estas...
Mi ne atendis nur tion, ke ĉiu el miaj plej belaj jaroj jam tiel foriĝis. Kompreneble, la monto kaj rivero restas eterna ĝardeno de mia memoro. Sed por mi ili estas kiel antaǔe, neniom strangas, nek emocias, nek celindas. Nun mi volas esprimi nur tion, ke la medio, en kiu vi pasigas la ĉiutagan vivon, ne havas konsumatecon. Se temas pri konsumo, oni devas klarigi ĝin per la vortoj kiuj estas migrado, vojaĝo kaj turismo.
Vi paŝas el la hejmo, veturas trajne aǔ aviadile kaj atingas iun lokon, kies monto kaj rivero ne estas tiuj, ĉe kiuj vi estis kreskanta. Ili do tute fremdas. Pro la fremdeco vi absorbite rigardas ilin kaj forte emociiĝas. Ĉia ŝanĝiĝo, ĉu sensa ĉu psika, rezultas el la malsameco de via medio. Kaj, sekve, aliiĝas ankaǔ la rolo ne rimarkite, kiun vi ludas. Tio signifas alilokecon. Por akiri la alilokecon vi devas elspezi monon. Ĉio postulas pagon, nu, ekzemple, veturi ien, nokti en hotelo, viziti vidindaĵon kaj... La moderna vivo devas pasi tra ĉi tiu trairejo – konsumado.
Antaǔ unu semajno mi veturis al Xi'an (ĉefurbo de la nordokcidenta provinco Shaanxi) por kunveno. Vespere amiko kondukis min al drinkejo. Nia aǔto haltis en longa strato ambaǔflanke plenplena de restoracioj, butikoj, bufedoj kaj drinkejoj bril-brilaj de neonlampoj. Ĝuste tiam pluveto alvualis ĉion, tiel ke mi eksentis mirmondecon kaj ravitecon. Ni puŝis la pordon de drinkejo titolita "Dove" kaj trafis okule mildan lampolumon kaj orele sorĉan melodion. Kaj nin ekkloŝis ĉokoladecaj etoso kaj koloro.
Taso da kafo, 30 juanojn; glaso da koktelo, de 30 ĝis 80; kruĉo da teo, inter 50 kaj 100. Mi vidis ankaǔ brandon, ĝinon, likvoron, rumon kaj... atendantajn en vitrino. Subite mian rigardon altiris foreca kantado de viro, tutakorpe brila je juneco kaj sin akompananta per gitaro.
Jen tia la vivo. Ĉie ekzistas problemoj. Vi senvole konsums la medion.
Jen epoko de konsumado. Pli kaj pli da modernaj homoj, de la loko A al la regiono B. Por ekzistado, por amo, por ĝuo, unuvorte, por konsumado. Plurfoje mi perdis min, ne trovante la hejmon. Ju pli granda kaj moderna iu urbo, des pli potenca kaj senbrida la konsumado. Ha, ja tia estas la moderna socio, plena de diversaj konsumoj, tiom pli tiu de la medio!