• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-21 13:48:10    
Ĉinio lanĉas la agadon "priatenti virinojn kaj rezisti kontraŭ aidoso"

cri
La 11-an de julio en Pekino, okaze de la 16-a Monda Loĝantara Tago, ĉinaj pluraj ministerioj kaj komisionoj komune startigis la agadon "priatenti virinojn kaj rezisti kontraŭ aidoso", esperante ke la publiko pluapaŝe priatentu aidosan influon al virinoj, kaj samtempe mobilizu grandan nombron da virinoj partopreni kune kun la socio en rezistado kontraŭ aidoso.

De 1985 kiam oni trovis la unuan aidosulon en Ĉinio, la situacio de aidosa epidemio tuj troviĝas en tendenco de rapida disvastiĝo, precipe la proporcio de virinaj pacientoj daŭre kreskas en Ĉinio. Laŭ statistiko, la nombro de la virinaj infektitoj jam okupas pli ol kvaronon de tiu de aidosaj infektitoj raportitaj de Ĉinio. Tial preventado kaj regado de aidoso inter virinoj jam fariĝis serioza provoko, kiun la ĉina registaro severe alfrontas.

Ĝuste pro tio la Ĉina Virina Federacio kaj aliaj pluraj fakoj lanĉas la agadon "priatenti virinojn kaj rezisti kontraŭ aidoso", okaze de la Monda Loĝantara Tago de la kuranta jaro. En inaŭguro de tiu ĉi agado prezidanto de la Ĉina Virina Federacio sinjorino Gu Xiulian diris, "Unue, diversaj lokoj devas plifortigi propagandon kaj edukon, precipe konduki propagandan kaj edukan aktivadon laŭ malsamaj karakteroj de needziniĝintinoj, cirkulantaj loĝantinoj kaj kamparaj virinoj, kaj samtempe elimini diskriminacion al aidosaj infektitoj kaj aidosuloj."

Ŝi diris, ke Ĉinio vaste kondukos diversajn propagandojn kaj edukojn pri preventado kaj kuracado de aidoso, aplikante brodkaston, televidon, ĵurnalon kaj interreton, kaj popularigos sciojn pri preventado kaj kuracado de aidoso per vid-al-vida kaj facila eduko kaj konsultado.

Krom propagando kaj eduko, ankaŭ interveni danĝerajn kondutojn kaj plifortigi konscion kaj povon de alte infektiĝemaj loĝantoj pri preventado kaj kuracado de aidoso estas grava enhavo de la agado "priatenti virinojn kaj rezisti kontraŭ aidoso". Pro tio, Ĉinio senpage liveros kondomojn al la publiko per fondo de instalaĵoj, de kiuj oni akiras kondomojn, por doni al la publiko oportucecon akiri kondomojn kaj klopodi detranĉi la vojon disvastigi aidoson per seksumo. Premise de memvolo de la koncernantoj kaj privateco-protekto oni praktikos necesan kuracprotektan rimedon al aidosaj infektitoj, kiuj decidis pri nasko, por detranĉi la disvastigan vojon de la patrino al infano. Oni ankaŭ ŝanĝos malpurajn injektilojn per la puraj por narkotikomaniuloj, kiuj injektas narkotikon por si, por detranĉi la disvastigan vojon de sango.

La agado "priatenti virinojn kaj rezisti kontraŭ aidoso" postulas diversnivelajn registarojn meti la laboron pri aidosa prevento de virinoj en gravan tagordon kaj konstruadon de publika higien-sistemo, kaj garantii ĉiajn necesajn rimedojn. Prezidanto de la Ĉina Virina Federacio Gu Xiulian diris, "Koncernaj fakoj devas kompakte kunlabori, plifortigi reciprokajn komunikadon kaj interfluon, kune esplori kaj solvi gravajn problemojn en praktikado de la agado, kaj efektive puŝi establiĝon de la labora sistemo, gvidata de la registaro, partoprenata de la tuta socio kaj kunlabora de pluraj fakoj, pri preventado, kuracado kaj regado de aidosa epidemio."