• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-21 16:55:55    
Eŭropa Centra Banko (foto)

cri

La Eŭropa Centra Banko estis oficiale fondita en la 1-a de julio, 1998, laŭ la difinoj de Maastricht-Traktato. Ĝia antaŭa formo estis la Eŭropa Mona Buroo, kies ĉefstabejo sidis en Frankfurto. La funkcioj de la Eŭropa Centra Banko estas "protekti la stabilecon de mono", administri ĉefajn kurzojn, monajn rezervadon kaj eldonadon kaj ellabori eŭropajn monajn politikojn. Rilate al funkcioj kaj strukturo ĝi prenas la modon de la Federacia Banko de Germanio. La Eŭropa Centra Banko estas sendependa de la eŭrop-uniaj institucioj kaj diverslandaj registaroj.

La Eŭropa Centra Banko estas la unua centra banko en la mondo, kiu administras superŝtatan monon. Sendependeco estas ĝia rimarkinda karaktero. Ĝi ne akceptas direktadon de la gvidaj institucioj de Eŭropa Unio, nek estas superrigardata de diverslandaj registaroj. La Eŭropa Centra Banko estas la unika institucio, kiu rajtas eldoni eŭrojn interne de Eŭropa Unio. En la 1-a de januaro, 1999, oni oficiale validigis eŭron. De tiam 11 eŭraj landoj perdas la rajton ellabori monajn politikojn, sed devas praktiki la monajn politikojn ellaboritajn de la Eŭropa Centra Banko.

La organizaj institucioj de la Eŭropa Centra Banko ĉefe inkluzivas la Plenuman Direktoraron, Komisionon kaj Vastigitan Komisionon de la Eŭropa Centra Banko. La Plenuma Direktoraro konsistas el prezidanto, vicprezidanto kaj 4 direktoroj, respondecante pri ĉiutagaj laboroj de la Eŭropa Centra Banko. La Komisiono de la Eŭropa Centra Banko, konsistanta el la Plenuma Direktoraro kaj estroj de la centraj bankoj de la 12 eŭraj landoj, estas la decida institucio, kiu respondecas pri ellaboro de la monaj politikoj kaj teno de la mona stabileco en la eŭra regiono. La Vastigita Komisiono de la Eŭropa Centra Banko konsistas el la prezidanto kaj vicprezidanto de la Eŭropa Centra Banko kaj estroj de centraj bankoj de ĉiuj membrolandoj de Eŭropa Unio. Ĝia tasko estas teni kontaktadon inter eŭraj landoj kaj neeŭraj landoj de Eŭropa Unio.

La decida maniero de la Komisiono de la Eŭropa Centra Banko prenas la sistemon de simpla plimulteco. Ĉiu komisionano havas nur unu balotilon. La centraj bankoj de ĉiuj eŭraj landoj havas respektivan fremdvalutan rezervadon. La Eŭropa Centra Banko posedas nur la rezervon de 50 miliardoj da eŭroj, liveritaj de la centraj bankoj de ĉiuj membrolandoj laŭ siaj propraj proporcioj de loĝantaro kaj totala enlanda produktovaloro en la eŭra regiono.

En la 3-a de majo, 1998, en la Speciala Pinta Konferenco de Eŭropa Unio okazinta en Bruselo, Wim Duisenberg, tiama estro de la Eŭropa Mona Buroo, estis rekomendita kiel prezidanto de la Eŭropa Centra Banko kun la oficperiodo de 8 jaroj. Wim Duisenberg estas nederlandano kaj iam estis prezidanto de la nederlanda Centra Banko.

En la 12-a de junio, 2001, prezidanto de la Ĉina Popola Banko Dai Xianglong oficiale vizitis la Eŭropan Centran Bankon en Frankfurto.