• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-21 16:59:49    
Ĉina soprano Deng Yuhua (foto)

cri

Karaj retlegantoj, Deng Yuhua estas ĉina fama soprano. Multaj kantoj prezentitaj de ŝi cirkulas en Ĉinio kaj lasis profundan impreson al homoj. En la hodiaŭa programero "Ĉinaj Nuntempaj Kulturaj Personuloj", ni konigos al vi Deng Yuhua.

"Nun vi aŭdis kanton . Dank' al prezento de tiu kando, Deng Yuhua famiĝis kaj ĝuste per tiu kanto, multaj ĉinoj memoras ŝin. Nun Deng Yuhua jam emeritiĝis kaj funkciigas artan lernejon en ĉirkaŭurbo de Pekino. Lastatempe raportisto faris intervjuon al la maljuna artisto en la lernejo.

Kiam raportisto renkontiĝis kun Deng Yuhua, ŝi donis lecionon al lernantoj. Estas afable kaj ĝentile. Post la leciono, Deng Yuhua menciis sian rakonton pri lerno de kanto en la infanaĝo al raportisto. Ŝi diris:

"Povas esti dirite, ke en la aĝo de 10 jaroj, mi komencis lernon de kantado. Ĉar de infanaĝe mi ŝategas muzikon kaj muzikaj programeroj elsenditaj de radio plaĉis al mi. Kiam mi aŭdis kantojn prezentitajn de geknaba radio-ensemblo, estis malfacile por mi reteni mian aspiron kaj mi tuj skribis leteron al instruistoj de la ensemblo."

Ekster ŝia imago, instruistoj de la ensemblo varbis lernantojn laŭ adreso skribita en la letero. Deng Yuhua sukcesis en eniriga ekzameno de Ĉina Geknaba Radio-Ensemblo per eminenta rezultato. De tiam ŝi akceptis sistemigan muzikan edukadon kaj komencis elmontri sian solkantan talenton.

En la jaro 1959, Deng Yuhua diplomiĝis el meza lernejo. Ŝi deziris daŭrigi sian lernadon kaj fariĝi muzika instruisto en la estonteco. Tamen por redukti familian ŝuldon, ŝi decidis esti aktorino. Ĉina Mineja Ensemblo estas la unua speciala ensemblo, en kiu ŝi skribiĝis por ekzameno. Feliĉe ŝi glate pasigis ekzamenon kaj fariĝis tiama plej juna solkantisto de la ensemblo.

En la ensemblo, ŝi modeste petis instruadon de specialaj instruistoj kaj gajnis rapidan progreson. Multaj kantoj prezentitaj de ŝi plaĉas al vastaj spektantoj. Precipe per la kanto , Deng Yuhua estas vaste konata al ĉiuj familioj.

Kanto estas elektita muzikaĵo en granda muzik-danca epopeo . En la jaro 1964, celebre al 15-jariĝo de la nova Ĉinio, ĉinaj artaj laborantoj kolektive kreis muzik-dancan epopeon kun granda skalo.