• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-21 16:59:59    
Monda Komerca Organizo (foto)

cri

La 15-an de aprilo, 1994, la ministro-nivela konferenco de la urugvaja raŭndo de la Ĝenerala Interkonsento pri Tarifoj kaj Komercado okazinta en Maroko decidis fondi la pli tutglobecan Mondan Komercan Organizon, kiu anstataŭu la Ĝeneralan Interkonsenton pri Tarifoj kaj Komercado fonditan en 1947.

La Monda Komerca Organizo estas permanenta internacia organizo sendependa de Unuiĝintaj Nacioj. En la 1-a de januaro, 1995, ĝi oficiale ekfunkciis, respondecante pri administrado de la monda ekonomia kaj komerca ordo. Ĝia ĉefstabejo situas en Ĝenevo de Svislando. En la 1-a de januaro, 1996, ĝi oficiale anstataŭis la provizoran institucion de la Ĝenerala Interkonsento pri Tarifoj kaj Komercado. La Monda Komerca Organizo estas internacia organizo kun la pozicio de leĝa persono kaj havas pli altan aŭtoritatecon en solvo de konfliktoj inter la membroj. Kompare kun la Ĝenerala Interkonsento pri Tarifoj kaj Komercado, la Monda Komerca Organizo kovras la komercadon de varoj, servoj kaj intelektaj proprietoj, sed la Ĝenerala Interkonsento pri Tarifoj kaj Komercado kovras nur la komercadon de varoj.

La membroj de la Monda Komerca Organizo estas dividitaj en 4 kategoriojn, respektive de evoluintaj membroj, evoluantaj membroj, membroj de transformiĝanta ekonomio kaj la plej malevoluintaj membroj. Ĝis oktobro de 2004 la organizo havis 148 membrojn.

La ideo por fondi la Mondan Komercan Organizon naskiĝis en iu kunveno okazinta en julio de 1944. Samtempe kun la fondiĝo de la Monda Banko kaj la Internacia Mona Fonduso, oni intencis fondi ankaŭ internacian komercan organizon, por ke la tri organizoj fariĝu "mona-financa-komerca" institucio decidonta la mondan ekonomion post la 2-a Monda Milito. En 1947 la Havana Ĉarto subskribita en la konferenco de Unuiĝintaj Nacioj pri komercado kaj enoficigo konsentis fondi mondan komercan organizon. Tamen tio ne sukcesis pro opono de Usono. En la sama jaro Usono iniciatis la Ĝeneralan Interkonsenton pri Tarifoj kaj Komercado kiel portempan konvencion pri antaŭenpuŝo de libera komercado. Post la startigo de la urugvaja raŭndo de intertraktado de la Ĝenerala Interkonsento pri Tarifoj kaj Komercado en 1986, la Eŭropa Komunumo kaj Kanado respektive elmetis la proponon por fondi mondan komercan organizon en 1990. En aprilo de 1994, la ministro-nivela kunveno de la Ĝenerala Interkonsento pri Tarifoj kaj Komercado okazinta en Maroko oficiale decidis fondi la Mondan Komercan Organizon.

La Monda Komerca Organizo celas, sub la premiso de la altigo de vivnivelo kaj garantio de plena enoficigado, plilarĝigi la produktadon kaj komercadon de varoj kaj servoj, realigi la plej bonan dispoziciadon de la tutglobaj riĉfontoj laŭ la principo de daŭrigebla disvolvo, garantii la adekvatajn kontingentojn de la plej neevoluintaj landoj en la internacia komercado, kaj protekti la medion, por establi kompletan, vivoplenan kaj permanentan plurflankan komercan sistemon.

La Ministro-nivela Kunveno estas la plej alta regpotenca institucio de la Monda Komerca Organizo, okazanta ĝenerale unu fojon en ĉiu dua jaro. En la kunveno oni diskutas kaj decidas ĉiujn gravajn problemojn koncernajn al la funkcioj de la Monda Komerca Organizo. La ĉefaj taskoj de la Ministro-nivela Kunveno estas nomumi la ĝeneralan direktoron de la Monda Komerca Organizo, ellabori koncernajn regulojn, fari klarigojn pri la interkonsentoj de la Monda Komerca Organizo kaj pri la interkonsentoj de plurflanka komercado.