• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-21 17:04:53    
Imperiestro de la dinastio Zhou (foto)

cri

En la ĉina historio, la dinastio Zhou estas la tria dinastio post la dinastioj Xia kaj Shang kaj daŭris 8 jarcentojn. Tiu periodo donis profundan influon al posta historia disvolviĝo. Nun ni konigas al vi kreinton de la dinastio Zhou, Ji Chang.

Post 600-jara disvolviĝo, la dinastio Shang fondita en la 17-a jarcento a.K. estis en periodo kun koruptita politiko, longtempa batalo, serioziĝa konflikto inter nobeluloj kaj socio dronanta en krizo. Ĝuste tiam, filia regno Zhou, okcidente de la dinastio Shang, senĉese disvolviĝis.

Post reĝiĝo de Ji Chang, la popolanoj ekhavis riĉan vivon kaj ne suferis pezan laboron. Pri politikaj aferoj, Ji Chang praktikis racian kampan impostan sistemon; pri militaj aferoj, li sinsekve repelis minacon de nordokcidentaj kelkaj paŝtistaj triboj kaj najbaraj multaj triboj estis superregataj de la regno Zhou. Cetere Ji Chang ankaŭ juste traktis teritorian disputon de aliaj regnetoj, vaste konatiĝis kun kleraj homoj kaj senĉese plivastigis sian politikan influon. Tio solidigis firman bazon de prospero de la regno Zhou.

Rapida disvolviĝo de la regno Zhou minacis la dinastion Shang. Tuj poste Ji Chang estis malliberigita de reĝo de la dinastio Shang. Post sep jaroj, dank' al subuloj de Ji Chang, ili faris korupton al la reĝo de la dinastio Shang, tial Ji Chang estis liberigita kaj eĉ nomumita kiel estro de okcidentaj dukoj. Unuflanke li ŝajnigis sin respektoplena kaj obeema al la reĝo de la dinastio Shang, aliflanke li senĉese sorbis multajn filiajn regnojn kaj rompis aliancajn regnojn de la dinastio Shang. Finfine efektiva forto de la regno Zhou superis tiun de la dinastio Shang. En siaj lastaj jaroj, Ji Chang reĝiĝis kaj vaste koaliciis kun regnoj neintimaj al la dinastio Shang por rapidigi ekspediciadon al la dinastio Shang. Post morto de Ji Chang, lia filo Ji Fa heredis la tronon kaj post 2 jaroj kolektis fortan aliancon kontraŭ la dinastio Shang kaj fine renversis la dinastion Shang kaj fondis la dinastion Zhou.

Ji Chang reĝis je 51 jaroj kaj same kun aliaj antikvaj saĝaj kaj virtaj homoj, lia morala konduto estis laŭdata ĉiuloke. Liaj multaj anekdotoj estis rigardataj kiel historiaj belaj rakontoj.