• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-21 17:49:22    
Mistera Lugu Lago (1)

cri
Antaŭ multaj jaroj mi informiĝis pri Lugu-lago, kiu situas en montaro ĉe la limo de la provincoj Yunnan kaj Sichuan. Ĉe la lago loĝas indiĝenoj -- mosuo-oj, kiuj havas originalajn morojn. Ju pli mi imagis la lagon, des pli ĝi misteriĝis en mia kapo.

FAMILIOJ ĈELAGAJ

Aŭtomobilo iradis laŭ la senfina montvojo, vespere ni atingis la lagon. La blua kaj klara lago kviete kuŝas en la sino de la montoj. La aero estis freŝa kaj mi avide enspiris ĝin.

Loĝas en Ĉinio ch. 50 mil mosuo-oj, kiuj antaŭ pli ol 2 200 jaroj ekloĝis ĉe Lugu-lago. La vorto "mosuo" signifas "homojn venintajn de okcidento", do ili venis de malproksime. Nun ili apartenas al naŝia kaj mongola nacioj.

Vesperiĝis, mi, scivolema pri la vivo de mosuo-oj, kun poŝlampo en la mano iris en la vilaĝon. Ankoraŭ ne lumis elektro en Lige-vilaĝo, kiu sidas sur ĉelaga monto. Tie staras multaj lignaj domoj. Mi iris en korton kaj laŭte demandis: "Kiu estas en la ĉambro?" Eldomiĝis knabino, kiu ŝajne ne scias paroli han-lingvon. Kun rideto ŝi invitis min endomiĝi. Estis malhele en la domo. Post kelkaj minutoj miaj okuloj adaptiĝis al la malhelo. En domangulo glimis fajro neniam estingiĝanta. Unuloka lito sidis ĉe la muro. Ĉirkaŭ la fajro sidis ĉiuj familianoj kaj gastoj. Ankaŭ mi sidiĝis ĉe la fajro. Poste mi sciis, ke oni ne rajtas sidiĝi laŭvole. Plejaĝulo en la familio devas preni la lokon en la mezo. Tiumomente tie sidis mastrino de la familio -- la pli-ol-80-jara panjo He. Ŝia nigra supervesto paliĝis pro multfoja lavado. Ŝi ne bone parolas en han-lingvo kaj tiu sana maljunulino geste petis min manĝi fruktojn kaj bombonojn sur tableto. Revenis ŝia filo, kiu laboras en la gubernia urbo. Li bone parolas han-lingvon. Li sciigis min, ke mosuo-aj virinoj plenumas plejparton de la hejmaj laboroj. Plenkreskinte, li devas daŭre obei sian patrinon. Kiel onklo, li devas vivteni siajn genevojn. La knabino, kiu invitis min endomiĝi, estas lia nevino.

Mi komprenis, kial oni diris, ke mosuo-oj vivas en "lando de virinoj", ĉar virinoj faras preskaŭ ĉiujn hejmajn laborojn. Oni daure loĝas ĉe la patrino eĉ post sia geedziĝo, kaj la patrinoj zorgas pri siaj gefiloj kune kun siaj gefratoj.