• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-22 16:54:13    
Eŭropa Liber-Komerca Asocio (foto)

cri

La Eŭropa Liber-Komerca Asocio havas alian nomon, "Malgranda Liber-Komerca Regiono". En la 4-a de januaro, 1960, en Stokholmo, Aŭstrio, Britio, Danlando, Norvegio, Portugalio, Svedio kaj Svisio subskribis la Konvencion por Establi la Eŭropan Liber-Komercan Asocion, nome la Stokholman Konvencion. En la 3-a de majo de la sama jaro la Stokholma Konvencio ekvalidiĝis, sankciite de la parlamentoj de ĉiuj membrolandoj, kaj tiel oficiale fondiĝis la Eŭropa Liber-Komerca Asocio, kun la ĉefstabejo en Ĝenevo. La Eŭropa Liber-Komerca Asocio celas realigi la liberan komercadon de industriaĵoj kaj plivastigi komercadon de agrikulturaĵoj inter la membrolandoj en la regiono de la asocio; garantii, ke la komercado inter la membrolandoj iru sub la kondiĉoj de justeca konkurenco; kaj disvolvi kaj plivastigi la mondan komercadon kaj iom post iom nuligi la komercajn barierojn. La ĉefaj taskoj por La Eŭropa Liber-Komerca Asocio estas iom post iom nuligi la industriaĵajn tarifojn inter la membrolandoj kaj aliajn komercajn barierojn por realigi "liberan komercadon"; teni respektivajn tarifojn al la industriaĵoj de aliaj landoj; plivastigi komercadon de agrikulturaj produktoj; ne strebi por eŭropa politika integrigo en ia ajn formo.

La Eŭropa Liber-Komerca Asocio ĉefe konsistas el la Konsilio, la Konstanta Komisiono kaj la Sekretariejo. La Konsilio estas la plej alta regpotenca institucio de La Eŭropa Liber-Komerca Asocio kaj konsistas el ministroj aŭ la konstantaj delegitoj de la membrolandoj. Ĉiujare la Konsilio havas du kunvenojn. La prezidanteco de la Konsilio estas alterne prenata de la membrolandoj. La oficperiodo por la prezidanto estas duona jaro. La decidoj pri preno de novaj devoj kaj respondecoj devas esti pasigitaj de unuanimeca aprobo, dum la decidoj pri aliaj prolemoj povas esti pasigitaj per majoritata balotado. Estas pluraj komisionoj sub la Konstanta Komisiono, respektive de tarifaj specialistoj, komercaj specialistoj, pri budĝeto, ekonomio, komercado kaj teknologio, konsultiĝado kaj tiel plu. La Konsultiĝa Komisiono konsistas el la entreprenaj posedantoj, sindikataj reprezentantoj kaj individuoj nomumitaj de ĉiuj landoj kaj okazigas kunvenon antaŭ ĉiu konsilia kunveno. La Sekretariejo respondecas pri traktado de ĉiutagaj aferoj, kun po unu ĝenerala sekretario kaj ĝenerala vicsekretario. Krome, estas ankaŭ Superrigarda Buroo fondita en januaro de 1993 kaj oficiale funkcianta ekde la 1-a de januaro, 1994, kaj Kortumo fondita laŭ la interkonsento subskribita de ĉiuj membrolandoj en la 24-a de januaro, 1994.

Ĝis julio de 1998 La Eŭropa Liber-Komerca Asocio havis 4 membrolandojn, kiaj Islando, Liĥtenŝtejno, Norvegio kaj Svislando.