• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-22 16:55:49    
Pacifika Insula Forumo (foto)

cri

La Pacifika Insula Forumo antaŭe estis la Sud-Pacifika Forumo. Ĝi estas la regiona kunlabora forumo de la registaroj de la sudpacifikaj landoj por plifortigi regionan kunlaboradon kaj kunordigi eksterajn politikojn. Ĝi estas ankaŭ unu el la 3 oficialaj observantoj ĉeestantaj al la Kunveno de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro. Sub la iniciato de Nov-Zelando, de la 5-a ĝis la 7-a de aŭgusto, 1971, en la nov-zelanda ĉefurbo Velingtono, Aŭstralio, Fiĝioj, Kuk-insularo, Naŭro, Nov-Zelando, Okcidenta Samoo (la nuna Samoo) kaj Tongo okazigis la sud-pacifikan 7-flankan kunvenon kaj oficiale fondis la Sud-Pacifikan Forumon. En la 5-a de oktobro, 1999, la Sud-Pacifika Forumo ŝanĝis sian nomon en la nunan Pacifikan Insulan Forumon, kun la ĉefstabejo en Suvo, ĉefurbo de Fiĝioj. La Pacifika Insula Forumo celas plifortigi kunlaborojn kaj interkonsiliĝojn inter diversaj landoj de la sud-pacifika regiono en komercado, ekonomia disvolviĝo, aviado, mara transportado, telekomunikado, turismo, kulturo kaj eduko, industra kaj agrikultura disvolviĝado, oceana leĝo, fiŝkaptado, energio kaj aliaj kampoj. La forumo ĉiujare okazigas kunvenon.

La konstanta institucio de la Pacifika Insula Forumo estas la Sud-Pacifika Buroo pri Ekonomia Kunlaboro, kiu estis establita en 1972 kaj konsistanta el altarangaj registaraj oficistoj de la membrolandoj. En 1988 la Sud-Pacifika Buroo pri Ekonomia Kunlaboro estis alinomita kiel la Sekretariejo de la Pacifika Insula Forumo. Sub la Sekretariejo estas la Departemento de Planado kaj la Departemento de Politikoj kaj Servado. La Departemento de Planado respondecas pri komercado, investado, transportado, telekomunikado, regiona petrolo kaj tiel plu, dum la Departemento de Politikoj kaj Servado pri servado, financo, politiko, ekonomio, komputilo kaj novaĵa eldonado. Ĝis aŭgusto de 2004, la Pacifika Insula Forumo havis 16 membrolandojn, kiaj Aŭstralio, Fiĝioj, Kiribatio, Kuk-Insularo, Marsalaj Insuloj, Mikronezio, Naŭro, Niuo, Nov-Zelando, Palaŭ-Insuloj, Papuo-Novgvineo, Salomon-Insuloj, Samoo, Tongo, Tuvalo kaj Vanuatuo. En 1999 Nov-Kaledonio estis akceptata kiel observanto de la forumo. De 1997 la Pacifika Insula Forumo ĉiujare okazigas konvenon de financaj ministroj antaŭ la okazigo de la Pinta Konferenco por kunordigi kaj subteni la ekonomian reformadon de ĉiuj membrolandoj.

En 1989, la Pacifika Insula Forumo decidis inviti Brition, Ĉinion, Francion, Japanion, Kanadon kaj Usonon, ke ili ĉiufoje ĉeestu al la dialoga kunveno post la Pinta Konferenco. En 1991 kaj 1995, ankaŭ Eŭropa Unio kaj Korea Respubliko estis respektive invititaj por ĉeesti al la dialoga kunveno.

De 1990 Ĉinio ĉeestas al la dialoga kunveno de la Pacifika Insula Forumo.