• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-22 18:29:27    
Ĉina fama skulptisto Liu Wanqi

cri

Karaj retlegantoj, en la arta rondo de la provinco Guizhou, sudokcidenta Ĉinio, skulptisto Liu Wanqi ĝuas altan famecon. Liaj lernantoj troviĝas en la tuta provinco. Skulptaĵoj kreitaj de li reprezentas artan nivelon de la provinco Guizhou en kampo de skulpturo.

Liu Wanqi estas 70-jara kun maldika staturo kaj klaraj kaj viglaj okuloj. Li naskiĝis en la provinco Sichuan, najbara al la provinco Guizhou. Kiam li estis 21-jara, li diplomiĝis el skulptura fakultato de Sichuan-a Belarta Instituto kaj poste venis al arta salono por popolamasoj de la provinco Guizhou por okupiĝi pri kolekto kaj ordigo de nacia kaj civila arto. En la aĝo de 24 jaroj, li sukcesis en eniriga ekzameno de klaso de esplorantoj de Centra Belarta Instituto en Pekino kaj sinsekve petis instruadon de artistoj de eksa Sovetunio kaj ĉina fama skulptura majstro Liu Kaiqu. Dank' al tio, li firmigis sian fakan bazon. Tuj post sia diplomiĝo, Ĉinio dronis en tumulto kaj arta kreo preskaŭ stagnis. Liu Wanqi preskaŭ ne havis ŝancon fari skulptadon, tamen lia laboro kolekti kaj ordigi nacian kaj civilan arton liveris profundan bazon por lia posta skulptura kreo.

La provinco Guizhou situas en montregiono. Trafiko, ekonomio kaj kulturo estas malprogresintaj. Tie loĝas pli ol 40 naciminoritatoj kaj inter ili, multaj naciminoritatoj pasigas primitive simplan vivadon kaj konservas originalan civilan arton. Liu Wanqi venis mezen de tieaj kamparanoj kaj vivis kune kun ili. Iam la kunloĝado daŭris 1-2 jarojn. Liu Wanqi diris:

"Ĉiutage kiam la suno leviĝis, mi laboris kune kun tiuj kamparanoj kaj tia laboro por mi estis peniga, tamen kontaktante tiujn kamparanojn, mi estis edifata. Ĉar en tia stato, ili ankoraŭ tenas optimisman kaj firman spiriton. Tiea popola vivo ja estas tre simpla kaj modesta. Cetere tio influis mian penson kaj artan kreon."

Liu Wanqi ofte kaptis ŝancon viziti vilaĝon por akiri materialojn. Ofte okazis tio, ke li prenis bambu-rizomojn aŭ pavimŝtonetojn kiel materialoj kaj faris skulptadon. Tiama krea kondiĉo estis peniga. Li trovis bambu-rizomojn sur la monto, atendis baskulkamionon hazarde preterpasantan kaj petis, ke ŝoforo permesu lin kunporti bambu-rizomojn al la urbo. Iam li atendis la tutan tagon kaj ne havis ŝancon. Liu Wanqi konkeris multajn malfacilaĵojn kaj faris esploron pri skulpturo.

Komence de la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento, Ĉinio praktikis reformadon kaj malfermon kaj arta kreo ĉiuflanke revigliĝis. Bambu-rizoma skulpturo kreita de Liu Wanqi eksponiĝis en Hongkong kaj Pekino kaj tio kaŭzis grandan eĥon. Malsame ol ĉina tradicia metiarto de rizoma skulpturo, Liu Wanqi per arto de okcidenta skulpturo, laŭ natura formo de bambua rizomo, faris gravuron kun diversaj figuroj. Estas interese kaj poeziece. Liu Wanqi tiel famiĝis. En 1985, en la aĝo de 50 jaroj, Liu Wanqi transposteniĝis al Arta Kolegio de la provinco Guizhou por organizi laborejon de skulpturo. Poste la laborejo sin turnis al fakultato de skulpturo de la Guizhou-a Universitato. Liu Wanqi estis unu el kreintoj de skulpturo de la provinco Guizhou.