• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-25 10:30:08    
Ruĝbrusta ansero (foto)

cri

La ruĝbrusta ansero (Branta ruficollis) el la ordo de anserformaj birdoj kaj familio de anasedoj vidiĝas malofte ĉe donting-lago de Hunan-provinco kaj Nanning de Gŭangŝji en Ĉinio. ĝi fekundiĝas en la norda parto de Sovetunio kaj vintre migras al la suda parto de la Kaspia Maro kaj Aralo. Ĝi estas malgranda anserforma birdo, kiu havas belajn plumojn, malgranda anserforma birdo, kiu havas belajn plumojn, malgrandan kaj dikan bekon kaj konusformajn korpoflankojn. La fermita beko elstariĝas ne evidente. La beko kaj piedfingroj ambaŭ estas nigraj, dum la kapo kaj nuko estas malhelbrunaj. Inter la okuloj kaj beko troviĝas po unu peco da ovala blanka makulo. Ambaŭflanke de la kolo estas po unu peco da kaŝtankoloraj plumoj ĉirkaŭitaj de larĝa blanka strio, kiu etendiĝas ĝis okula malantaŭo. Malhelbrunaj estas ĝiaj dorso kaj flugiloj kun du strioj da brunaj makuloj. La brusto estas brunruĝa kaj ventro malhelbruna. Inter la akseloj kaj koksoj kreskas plumoj blankaj miksitaj kun nigraj makuloj. La ventro kaj vosta malsupro estas kovritaj de blankaj plumoj, dum la vostaj plumoj estas nigraj kun blanka pinto. Estas samkoloraj la femala kaj maskla birdoj, dum la birdidoj estas diferencaj en koloro, ĝiaj kolflankoj ĝenerale estas blankaj, larĝaj antaŭe kun rufaj plumoj ĉe la mezo kaj mallarĝaj malantaŭe. Ĝia helrufa brusto estas ĉirkaŭita de blankaj strioj.

La ruĝbrustaj anseroj estas tipaj birdoj de Arkto, kiuj povas elteni froston. Kvankam ili ofte miksiĝas kun alispecaj anseroj en la migrado kaj travindrado, tamen ili ĉiam sin tenas en aparta grupeto. En sia produktejo ili loĝas ĉe golfoj, riveroj aŭ montetoj kaj muskejoj apudlagaj. Ili ofte aperas sur vastaj herbejoj ĉe akvo en suda Ĉinio dum sia travintrado. Ili flugas ne en regula vico. Ili, viglaj kaj rapidmovaj, krias ĉiam en du alt-tonaj silaboj. Ili manĝas herbojn, ŝosojn, semojn kaj tigojn. Ili tre lerte fosas herbajn radikojn kaj ĝermojn kaŝitajn sub la tero. Ili konstruas neston sur tero kaj naskas en la muskejo de Siberio. Ili demetas ovojn en la maja fino kaj la junia komenco. Ĝenerale ili ellasas kvar-sep ovojn en sia nesto.

En Ĉinio ili estas raraj aprecaj birdoj.