• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-25 16:11:32    
Iom pri skulptaĵoj de Liu Wanqi

cri

La provinco Guizhou situas en alt-ebenaĵo kaj estas relative fermita kaj malprogresinta. Tial arta disvolviĝo en Guizhou estas malprogresinta kompare kun tiu en aliaj lokoj. Dank' al Liu Wanqi, skulpturo de la provinco Guizhou posedas pozicion en la ĉina arta placo. Skulpturo de Liu Wanqi kompakte interligas kun alt-ebenaĵa etoso kaj profunde manifestas karakterizon de la alt-ebenaĵa nacia kulturo. Ĝi samtempe esprimis lian konsideron pri nuntempa skulpturo. Liu Wanqi diris:

"Mi preferas simplan kaj antikvan stilon, kvankam troviĝas ordinara aspekto je la unua rigardo, tamen ekzistas profunda enhavo post zorgema gustumo. Eble tio havas rilatojn kun mia temperamento. Mi estas introverta, tial skulptaĵo kreita de mi inklinas al simplo kaj eĉ mallerteco."

En 2004, Liu Wanqi kunlabore kun juna skulptisto Liao Kai, kreis skulptaron por memora halo de Zunyi-Kunveno de Guizhou-provinco. Ĝi estas titolita kiel klasikaĵo. Antaŭ 70 jaroj, Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio okazigis kunvenon en Zunyi, Guizhou-provinco kaj konfirmis gvidan pozicion kaj strategian spiriton de Mao Zedong en la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio. Poste, sub gvidado de Mao Zedong, la Komunista Partio de Ĉinio finfine fondis la novan Ĉinion kaj la kunveno fariĝis historia turna punkto de la partio. Skulptaro vivece reaperigis fenomenon de Zunyi-Kunveno kaj tia krea plastiko faciligis al aprecantoj senti historian momenton kaj tiaman seriozecon. Cetere la skulptaĵo vivsimile gravuris komplikajn rilatojn inter pli ol 20 historiaj personoj, homajn karakteron kaj emocion. Precipe pri skulptaĵo de Mao Zedong, la figuro sin apogas sur seĝapogilo, surhavante malnovan vatitan veston, kun brilaj okuloj kaj aplomba mieno. Tio plene enkorpigas memfidon kaj senĝenecon. La skulptaĵo estas fokusa kaj brila punkto de la skulptaro.

Liu Wanqi multfoje faris viziton al eŭropaj kaj amerikaj landoj. Li atentas novan fenomenon de disvolviĝo de diverseco de la nuna kulturo kaj arto. Li ankaŭ ŝatas amikiĝi kun junuloj kaj eĉ post emeritiĝo, li ankoraŭ instruas esplorantojn. Li diris:

"Mi deziras resti kune kun ili, ĉar iliaj pensmaniero, opinio, koncepto, observa rimedo kaj komprena rimedo por mi estas nekonataj. Tio faciligas al mi lerni ion. Instruante esplorantojn, mi devas lerni kaj atenti nuntempan belarton. Tio estas freŝa por mi kaj mi volas lerni. Kiom da instruistoj mi havas, se mi prenas miajn lernantojn kiel miajn instruistojn?"