• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-26 10:19:52    
Kantisto de kanto "Emocio Profunda kaj Amikeco Daŭra" (foto)

cri

Tiu epopeo kolektis al si ĉinajn eminentajn artistojn kaj per ilia prezento, jam fariĝis klasikaĵo. Deng Yuhua feliĉe partoprenis en prezento de la . Rememorante Deng Yuhua diris kun emociiĝo:

"Estas feliĉe, ke en la jaro 1964, mi estis elektita por prezenti la kanton kaj partopreni en prezento de la muzik-danca epopeo ".

Per la kanto kun eleganta melodio, kariero de Deng Yuhua atingis kulminon kaj ŝia nomo rapide cirkulis tra la tuta lando.

Poste ŝi kantis multajn epizodojn en filmoj. Tiuj kantoj per densa nacieca etoso kaj freŝa epoka odoro plaĉis al popolamasoj.

En la jaro 1979, kiam ŝia kariero glate disvolviĝis, tumoro malfeliĉe trafis ŝin en ŝia gorĝo. Post operacio, ŝi preskaŭ afoniis. Tio estas peza bato al Deng Yuhua. Ŝia edzo estas opera aktoro kaj povas kompreni ŝian malfeliĉon. Por helpi la edzinon reveni al scenejo, li kuradis inter hospitalo kaj apoteko kaj senĉese kuraĝigis Deng Yuhua restarigi memfidon pri kantado. Sub la kuraĝigo de la edzo, Deng Yuhua komencis trejnon.

Post duona jaro, ŝi refoje povis kanti, tamen sono estas ne plu klara kaj sonora. Por strebi al arta perfekto, ŝi faris pluan lernadon en Ĉina Centra Muzika Instituto por perfektigi sian kantan lertecon. Iom post iom ŝia klara kaj sonora voĉo revenis.

En la jaro 1989, post adiaŭo de kant-altaro je 10 jaroj, Deng Yuhua okazigis sian propran solkantan koncerton en Pekino. Kiam konata melodio sonoris, amatoroj ŝatantaj Deng Yuhua emociite larmis. Aplaŭdado sonis foj-foje kaj longedaŭris. La koncerto estas profunde gravurita en memoro de Deng Yuhua.

Poste ŝi ĉiam viglas en la scenejo. En la jaro 1997, ŝi kreis Pekinan Yuhua-an Artan Lernejon por ke pli multaj homoj povu okupiĝi pri kanta afero. Deng Yuhua diris:

"Mi trovis, ke troviĝas multaj artaj talentuloj en minejo, eble pro manko de bonŝanco peti instruadon, ili ne povas okupiĝi pri kultura kaj arta laboro. Tiam mi deziras funkciigi lernejon kaj doni bonan lernan ŝancon por ili."

Deng Yuhua diris, ke ŝia granda volo estas tio, ke ŝiaj lernantoj povu sukcesi en eniriga ekzameno de universitato kaj iri sur artan vojon.