• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-26 15:25:36    
Kial Rumsfeld venis al meza Azio?

cri
La 25-an de julio, usona nacidefenda sekretario Donald Rumsfeld ekveturis al Kirgizstano kaj komencis sian tri-tagan vojaĝon al meza Azio. Li decidis intervidiĝi kun la nove elektita prezidento de Kirgizstano Kurmanbek Bakiyev en la 26-a. Poste li faros viziton ankaŭ al Taĝikstano. Tio estas la duafoja vizito al la mez-azia regiono fare de Rumsfeld en la lastaj kvar monatoj. Analizistoj opinias, ke lia ĉifoja vizitado celas persvadi Kirgizstanon konsenti, ke la milita bazloko de usona armeo daŭre restu en Kirgizstano, por konservi longedaŭran ekzistadon de la usona milita forto en tiu regiono.

La mez-azia regiono situas en la interna loko de Eŭrazio kaj havas riĉajn profitfontojn de petrolo kaj naturgaso, sekve ĝia strategia pozicio estas tre grava. De longa tempo, la mez-aziaj landoj apartenas al influsfero de la Komunumo de Sendependiĝintaj Landoj estrata de Rusio, kaj estas malforta punkto de la tutgloba strategia dispozicio de Usono. De la jaro 2001, kiam okazis la afgana milito, sub preteksto pri batalo kontraŭ terorismo, Usono sinsekve garnizonigis siajn trupojn en mez-aziaj landoj, kiaj Uzbekstano, Taĝikstano kaj Kirgizstano, celante meti la mezan Azion en la influsferon de Usono kaj malpliigi la strategian spacon de Rusio per milita kaj ekonomia penetriĝo. Tial, konservi siajn militajn bazlokojn en diversaj mez-aziaj landoj havas la gravegan signifon por Usono teni sian ĝeneralan influon en la nomita regiono, firmigi kaj fortigi sian tutgloban strategian dispozicion.

En majo ĉijare, uzbekstana prezidento Karimov per armitaj fortoj subpremis la armitan insurekcion subtenatan de alia lando, sed Usono faris kritikon kontraŭ li. Poste la uzbekstana registaro elmetis novan limigon al Usono en ĝia uzado de sia milita bazoko Karshi-Khanabad. La 5-an de la kuranta monato, la Ŝtatestra Deklaracio de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo montris: "Ĉar la grandskala milita agado kontraŭ terorismo en Afganio finiĝis en la nuna stadio, do estas necese difini la lastan tempolimon de la provizora uzado de surteraj establaĵoj, aera transporta kanalo kaj armeo-garnizonado en membrolandoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo fare de la internacia kontraŭ-terorisma federacio." Kontraŭ la apelacio de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo, prezidanto de la usona armea stabestraro Richard B.Myers esprimis antaŭ nelonge, ke la sekureco kaj stabileco de la mez-azia regiono estas ege grava, Usono povas doni multon al la mez-azia regiono, kaj kiu ajn povas alporti sekuron kaj stabilon, tiu devas esti bonvenigata.

Kvankam la nove elektita prezidento de Kirgizstano Bakiyev lastatempe esprimis plurfoje sian dubon pri neceseco de daŭra uzado de milita bazloko fare de usona armeo, tamen, en la unuafoja gazetara konferenco okazinta post lia elektiĝo kiel prezidento, Bakiyev esprimis, ke la rilatoj inter Kirgizstano kaj Usono ne devas "esti limigita per la problemo pri milita bazloko de usona armeo". Tial, analizistoj opinias, ke en sia ĉifoja vizitado al la meza Azio, usona nacidefenda sekretario eble elektos la novan registaron de Kirgizstano, sur-sceniĝintan en "kolora revolucio" kiel trarompejon. Intervjuate de amaskomunikiloj en la 25-a de julio, Rumsfeld esprimis, ke bonas la rilatoj inter Usono kaj la mez-aziaj landoj.

Laŭ opinio de analizistoj, pro la komplika politika situacio de la meza Azio, serĉi ekvilibron inter grandaj landoj estas la unika elekto por Kirgizstano. Por malgranda lando, kia Kirgizstano, kun la jara totala produktvaloro de 2 miliardoj da usonaj dolaroj, la ĉiujara kontribuo de la usona milita bazloko al ĝia ekonomio per proksimume cent-miliono da usonaj dolaroj sendube estas ege alloga. Sed por la ŝtataj interesoj, Bakiyev ne povas forĵeti la diplomation serĉi la ekvilibron inter grandaj landoj. Pro tio, ĉu Rumsfeld povos sukcese konvinki Kirgizstanon? Kiamaniere Bakiyev solvos la problemon pri la usona milita bazloko? Pri ĉio ĉi ankoraŭ ekzistas multe da necertigaj faktoroj.