• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-26 17:09:08    
Seria jarkonferenco de ministroj pri eksteraj aferoj de Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj

cri

La 26-an de julio, en la laosa ĉefurbo Vjentiano, la konferenco de ministroj pri eksteraj aferoj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj inaŭguriĝis. Poste, respektive okazos konferenco de ministroj pri eksteraj aferoj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj kun Ĉinio, Japanio kaj Korea Respubliko, konferenco de la asocio kun dialogaj partneroj kaj la 12-a regiona forumo de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj. Ĉi tiu serio da kongresoj estas nomata kiel "seria jarkonferenco de ministro pri ekteraj aferoj de Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj".

La konferenco de ministroj pri eksteraj aferoj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, nome ministro-nivela konferenco de Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj estas ĉefa parto de la organiza instanco de la asocio, kaj ĝi estas decida kaj reguliga instanco. La konferenco de ministroj pri eksteraj aferoj konsistas el la ministroj pri eksteraj aferoj de la 10 landoj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj. Ĝi okazas ĉiujare en la deĵoranta prezidanto-lando de la Asocio. La konferenco de ministroj pri eksteraj aferoj de Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj ankaŭ regule okazigas oficialan kunvenon. Ĝis nun la konferenco okazis jam 37 fojojn. En julio de 1991, tiama ĉina ministro pri eksteraj aferoj Qian Qichen invitite ĉeestis en inaŭguro de la 24-a konferenco de ministroj pri eksteraj aferoj de la Asocio. Poste la ĉina ministro pri eksteraj aferoj ĉiujare partoprenis en sekvaj konferencoj de la konferenco de ministroj pri eksteraj aferoj de la Asocio.

La konferenco de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj kaj dialogaj partneroj estas sekva konferenco de la konferenco de ministroj pri eksteraj aferoj de la Asocio. Ĝi diskutas ĉefe pri regiona kaj internacia politiko, ekonomio, financo, komerco, plifortigo de kunlaboro inter la Asocio kaj ĝiaj dialogaj partneroj, kaj aliaj problemoj. La konferenco startis en 1978. En ĝi partoprenas ministroj pri eksteraj aferoj de la membrolandoj de la Asocio kaj dialogaj partneroj. Nuntempe, la 10 dialogaj partneroj de la Asocio estas Aŭstralio, Ĉinio, EU, Hindio, Japanio, Kanado, Korea Respubliko, Nov-Zelando, Rusio kaj Usono. Ĉinio fariĝis dialoga partnera lando de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj en 1996.

La konferenco de ministroj pri eksteraj aferoj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj kun Ĉinio, Japanio kaj Korea Respubliko estas konferenco okazigita de la ministroj pri eksteraj aferoj de la 10 landoj de la Asocio, Ĉinio, Japanio kaj Korea Respubliko. Ĝi estas faka ministro-nivela konferenca meĥanismo en kadro de neoficiala kunveno de gvidantoj de la 10 landoj de la asocio, Ĉinio, Japanio kaj Korea Respubliko. La konferenco estis iniciatita de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj. En ĝi oni diskutas ĉefe pri pliigo de interkonfido kaj interkompreno inter la Asocio kaj la tri landoj, nome Ĉinio, Japanio kaj Korea Respubliko, plifortigo de regiona ekonomia kunlaboro kaj aliaj problemoj. La konferenco okazas post la konferenco de ministroj pri eksteraj aferoj de la Asocio. La unua konferenco de ministroj pri eksteraj aferoj de la Asocio kaj la tri landoj okazis en Bankoko en julio de 2000.

La regiona forumo de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj nuntempe estas la plej granda forumo, en kiu oni diskutas pri politiko kaj sekureco de la azi-pacifika regiono. Ĝi estas la plej ĉefa vojo de oficiala multflanka dialogo kaj kunlaboro pri sekureco en la azi-pacifika regiono. La forumo prenas la konferencon de ministroj pri eksteraj aferoj kiel la plej ĉefan decidan meĥanismon.