• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-26 17:12:08    
Esperantologia Fakultato ekde la 3a de aŭgusto

cri
La du semajnoj de la Esperantologia Fakultato ĉe Kultura Centro Esperantista ekos la 3an de aŭgusto 2005 matene (alveno la 2an, por la kursanoj). La unua semajno ĉesos la 7an vespere. Post unutaga paŭzo, la dua semajno ekos la 9an matene (alveno la 8an vespere, por tiuj kiuj partoprenas nur la duan semajnon); ĝi ĉesos la 13an vespere. La Fakultato disvolviĝos laŭ la suba programo.
Metodiko, historio kaj literaturo, interkulturaj problemoj. La kursoj estas interdependaj: tiuj de Silfer kaj Usui konsideras la aplikon de sia klerigado por la E-instruado.Prof. Duncan Charters (Usono) pri metodiko de la lingvoinstruado, kun specifa rilato al esperanto: Historia perspektivo pri la evoluo de lingvoakiraj teorioj, lingvoinstruado kaj lingvolernado en la mondo kaj en Esperantio inter 1887 kaj 2005. Lingvistike, kia lingvo estas Esperanto? Psikologie, kiom influis interalie behaviorismaj, neŭrofiziologiaj kaj kognitivaj lernoteorioj la evoluon de lingvoinstrua didaktiko? Sociologie, kiajn lernantojn emas allogi la komunumo de E-parolantoj kaj la instruistoj/instruantoj apartenantaj al tiu komunumo, kaj kiajn oni kutime ne allogas? Kulture, kian efikon havas konceptoj pri kulturo, kaj la kulturaj valoroj de lernado de Esperanto? Kiuj elementoj klarigas sukcesojn kaj malsukcesojn en la instruado, lernado, akirado de Esperanto? Kiel kaj kiom ŝanĝiĝos la rolo de instruanto en ĉiam pli teknologie orientita mondo, kaj ĉu la instrua rolo malpligraviĝos? Ĉu ni devos radikale modifi nian koncepton pri instruado en klasoj por subteni por eventualaj lernantoj ankaŭ hejminstruadon, memlernadon, fruan perretan interagadon kaj rektajn interkulturajn spertojn? La dua semajno, partoprenebla sendepende de la unua, kunligos la teorian parton kun modelaj lecionoj por ke oni spektu per videoprezentadoj, kaj spertu rekte ekzemplojn de instruado laŭ plej diversaj metodoj.
Prof. Giorgio Silfer (Eŭropo) pri elementoj de historio de la Esperanta parolkomunumo kaj ĝia kulturo: La kvin periodoj de nia literaturo - ilia rilato kun la socia evoluo de la parolkomunumo (monografia parto: La jaroj de la Fundamento).
USUI Hiroyuki (Japanio) pri interkulturaj problemoj en Esperantio: Enkonduko en interkulturan komunikadon (monografia parto: Specifaĵoj de la komunikado de/kun la japanoj).
Oni proponas kvar segmentojn tage: 8h45-10h15, 10h45-12h15; 14h15-15h45, 16h15-17h45. Entute 20+20 segmentoj. La distribuo estos 8+8 kun Charters, 7+7 kun Silfer, 5+5 kun Usui. Entute kvin plus kvin tagoj. En la du periodoj la kursoj ne ripetiĝas, sed unu daŭrigas la alian, tiel ke partoprenantoj en la unua periodo eltiru sufiĉan profiton, kaj alvenintoj nur por la dua povu kompreni sen la handikapo de unu mankanta semajno.
el Heko n. 270