• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-26 17:21:52    
Internacia Agentejo de Energio (foto)

cri

La Internacia Agentejo de Energio estas la interregistara ekonomia komuna organizo de petrol-konsumantaj landoj. La konferenco de petrol-konsumantaj landoj okazinta en februaro de 1974 decidis fondi akordigan grupon pri energio por gvidi kaj kunaranĝi la laborojn pri energio de la ĉeestaj landoj. En la 15-a de novembro de la sama jaro en Parizo, ĉiuj landoj de la Organizo de Ekonomia Kunlaboro kaj Evoluado aprobis la decidon fondi internacian agentejon pri energio. En la 18-a de novembro de la sama jaro, 16 landoj okazigis la unuan laboran kunvenon, subskribis la Interkonsenton pri la Internacia Agentejo de Energio, kaj komencis provizorajn laborojn. En la 19-a de januaro, 1976, tiu ĉi interkonsento oficiale validiĝis. La Internacia Agentejo de Energio, kun la ĉefstabejo en Parizo, celas kunaranĝi la politikojn de la membrolandoj pri energio, disvolvi memprovizan kapablon de petrolo, kune preni rimedojn pri ŝparado de petrola bezonado, plifortigi longedaŭran kunlaboradon por redukti dependecon de petrola importado, liveri imformojn de la petrola merkato, ellabori planon de petrola konsumado, kaj tiel plu.

La Konsilio estas la plej alta regpotenca institucio, konsistanta el ministroj pri energio aŭ altarangaj oficistoj kiel iliaj reprezentantoj de ĉiuj membrolandoj de la agentejo. La Konsilio estas subtenata de la Karbo-Industria Konsilanta Komitato kaj la Petrol-Industria Konsilanta Komitato. La Administra Komitato, konsistanta el la ĉefaj delegitoj de la membrolandoj, estas la plenuma institucio de la Konsilio. La Sekretariejo havas 5 oficejojn, respektive de longedaŭra kunlaborado, nemembrolandoj, petrola merkato kaj urĝa preventado, kaj tiel plu.

La ĉefaj aktivadoj de la Internacia Agentejo de Energio estas jenaj:

La unua, kiam aperas manko de petrolo, la agentejo praktikas "urĝan planon pri petrola dividado" inter la membrolandoj. La dua, la agentejo postulas, ke ĉiuj membrolandoj tenu certan kvanton da petrola rezervado. La tria, en plifortigado de longedaŭra kunlaborado la agentejo prenas rimedojn por plifortigi la sekurecon de provizado de energio, akceli la stabilecon de la tutgloba merkato de energio, fari kunlaborojn en konservado de energio, rapidigi ekspluatadon de anstataŭa energio, establi esploradon kaj disvolvadon de la teknologio de nova energio, kaj tiel plu. La kvara, la agentejo praktikas la sistemon de informado kaj interkonsiliĝado pri la petrola merkato. La kvina, rilate al energio kaj medio, la agentejo prenas indajn agadojn, ekzemple, limigi ellasaĵon de aŭtoj, fabrikoj kaj elektrostacioj kun karbo kiel fuzaĵo. Kaj la sesa, la agentejo faras fiksdatan prognozon al la perspektivo de la monda energio kiel referencon por la tuta mondo.

Ĝis aprilo de la jaro 2001, la Internacia Agentejo de Energio havis 26 membrolandojn.

En oktobro de 1996, la plenuma direktoro de la Internacia Agentejo de Energio vizitis Ĉinion kaj subskribis kun la ĉina registaro Politikecan Interkomprenan Memorandon pri Kunlaborado en Kampo de Energio por plifortigi kunlaborojn inter la du flankoj en ŝparado, ekspluatado kaj utiligado de energio, investado kaj komercado de entreprenoj de energio, garantiado de provizado de energio, media protektado kaj tiel plu.