• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-27 10:46:40    
Profesoro kaj optika specialisto Wang Yongzhong (1)

cri

Wang Yongzhong, pli-ol-60-jara profesoro, estas fama optika specialisto de Ĉinio. De multaj jaroj li gvidis plenumi pli ol 10 gravajn esplorajn projektojn, precipe en la kampo de bionika optiko lia esplora atingo troviĝas en la antaŭa vico de la mondo. Oni atribuis lian sukceson al la obstina klopodo por optika esploro.

Pasintece Wang Yongzhong estis magistro pri optika inĝenieriaĵo, post diplomiĝo en 1978. Kiam li eklaboris en Universitato de Nacia Defenda Teknologio, en kiu ankoraŭ ne fondiĝis optika studfako, tial oni nomumis lin instrui la anglan lingvon.

1983 kiam li informiĝis, ke Oficejo pri Nacidefenda Industrio de la provinco Hunan organizis iun inĝenieriaĵon, li proponis sin porti la taskon pri programo de optika projektado. Li petis, ke oni permesu al li tuj komenci laboron eĉ sen ekonomia subtenoPor rapide plenumi la taskon, li laboris pli ol dek horojn ĉiutage, fine li elprojektis la programon, kiu povis funkcii en ordinara komputilo kaj kontentigis bezonon de la inĝenieriaĵo. Multaj entreprenoj tuj aĉetis la programon. Per tiu ĉi sumo li fondis la unuan optikan laboratorion en la universitato. Poste laŭ praktiko de la scienca esploro li verkis sian unuan monografion "Optika projektado kaj komputilo". Tiam la verko solvis la problemon enkonduki projektadan teknologion de komputero en la industrian rondon, kaj ĝi ekspoziciiĝis en la Monda Libra Foiro de 1986.

En la kampo de optika inĝenieriaĵo esploro pri projektada teknologio de nesfera surfaco kaj speciala optika sistemo estas tre malfacila. Wang Yongzhong prenis ĝin kiel sian esploran temon. Post 4-jara senĉesa klopodo kaj esplorado li sukcese elesploris plurfunkcian optikan projektadan programon per komputilo kaj la teorio pri optimumiĝo. Tiu ĉi atingo gajnis la ŝtatan premion pri teknologia progreso en 1990.

Kvankam Wang Yongzhong akiris sukceson, tamen sur la vojo de scienca esplorado li neniam ĉesigis siajn paŝojn. En 1993 li verkis "Komputila projektado pri nova optika sistemo", kiun eldonis la ĉina Scienca Eldonejo. Tiu ĉi verko ricevis monhelpon de Eldona Fonduso de Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj. Specialisto de la Fonduso opiniis, ke tiu ĉi verko reflektas trarompan kaj novigecan esploran atingon, kiun la verkinto akiris, ĝi havas gravan sciencan signifon kaj ekonomian efikon, kaj ĝi apartenas al internacia progresa nivelo en la teorio kaj praktiko.

Wang Yongzhong estas klerulo kaj ankaŭ armeano. Tial enkonduki la esploran atingon en konstruadon de armiloj kaj instalaĵoj estas lia celo, por kiu li klopodas senĉese. De la komenco en la Universitato de Nacia Defenda Teknologio kaj poste en Armilara Inĝenieriaĵa Kolegio de la Ĉina Popola Liberiga Armeo li ĉiam penadas por konstruado kaj disvolvo de armeaj ekipaĵoj.