• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-27 15:08:12    
Antaŭvido de seria jarkunveno de ministroj pri eksteraj aferoj de ASOAL

cri

De la 26-a ĝis la 29-a de julio en laosa ĉefurbo Vjentiano okazos la seria jarkunveno de ministroj pri eksteraj aferoj de la Asocio de Sud-Orient-Aziaj Landoj. Integriĝa procezo, akcelo de disvolviĝo de la kunlabora sistemo de la Asocio de Sud-Orient-Aziaj Landoj kun Ĉinio, Japanio kaj Korea Respubliko, plua plifortigo de la politika kaj ekonomia kunlaboro de la asocio kun aliaj regionoj, atako kontraŭ terorismo kaj aliaj regionaj kaj internaciaj problemoj fariĝos gravitaj punktoj diskutotaj de la konferenco.

Ministroj pri eksteraj aferoj aŭ iliaj reprezentantoj el 10 membrolandoj de la Asocio de Sud-Orient-Aziaj Landoj kaj Ĉinio, Japanio, Korea Respubliko, Rusio kaj Usono ĉeestos al la konferenco. Cetere, la Asocio de Sud-Orient-Aziaj Landoj, EU kaj aliaj internaciaj organizoj sendos reprezentantojn por ĉeesti al la konferenco.

Ĉi-foja seria jarkunveno inkludas la 38-an konferencon de ministroj pri eksteraj aferoj de la Asocio de Sud-Orient-Aziaj Landoj, konferencon de ministroj pri eksteraj aferoj de la Asocio de Sud-Orient-Aziaj Landoj kaj Ĉinio, Japanio kaj Korea Respubliko, kunvenon de la Asocio de Sud-Orient-Aziaj Landoj kun dialogaj partneroj kaj la 12-an regionan forumon de la Asocio de Sud-Orient-Aziaj Landoj. Unu el diskutotaj ĉeftemoj de la jarkunveno estas kiel plifortigi internan solidarecon de la Asocio de Sud-Orient-Aziaj Landoj por akceli integriĝan procezon de la asocio. En la konferenco de ministroj pri eksteraj aferoj de la Asocio de Sud-Orient-Aziaj Landoj, ministroj pri eksteraj aferoj de 10 membrolandoj de la asocio diskutos pri praktiko de rimedoj en la "Vjentiana Aga Programo" aprobita en la pinta konferenco de la asocio pasintjare, por pluapaŝe malgrandigi disvolviĝan diferencon inter membrolandoj de la asocio kaj rapidigi ekonomian integriĝan procezon.

En la konferenco de ministroj pri eksteraj aferoj de la Asocio de Sud-Orient-Aziaj Landoj kaj Ĉinio, Japanio kaj Korea Respubliko, oni diskutos ĉefe pri plifortigo kaj profundigo de regiona ekonomia kunlaboro inter diversaj orientaziaj membroj kaj estonta disvolva direkto de la kunlabora sistemo de la asocio kun la menciitaj tri landoj. Kiel ĉefa formo de regiona ekonomia kunlaboro, la konstruado de liberkomerca regiono de la Asocio de Sud-Orient-Aziaj Landoj kaj Ĉinio, Japanio kaj Korea Respubliko akiris progreson. La 20-an de julio, Ĉina-ASOAL-a Liberkomerca Regiono oficiale funkciis; aprile de 2005, la Asocio de Sud-Orient-Aziaj Landoj kaj Korea Respubliko atingis principan interkonsenton pri kadra interkonsento de la liberkomerca regiono, la du flankoj oficiale subskribos interkonsenton dum la pinta konferenco de la Asocio de Sud-Orient-Aziaj Landoj okazonta en la fino de la kuranta jaro; la asocio kaj Japanio faras interkonsiliĝon pri establiĝo de liberkomerca regiono.

Kiel grava sistemo de la Asocio de Sud-Orient-Aziaj Landoj por fari dialogon kaj kunlaboron kun aliaj landoj ekster la regiono, la konferenco de ASOAL kun dialogaj partneroj interŝanĝos opiniojn pri akcelo de ekonomia, politika kaj sekureca kunlaboro inter la asocio kaj dialogaj partneroj.

Dum la regiona forumo de la Asocio de Sud-Orient-Aziaj Landoj, ministro pri komerco kaj eksteraj aferoj de Korea Respubliko Ban Ki-moon kaj korea ministro pri eksteraj aferoj Paek Nam-soon faros intervidiĝon por diskuti pri la nuklea problemo de la korea duoninsulo. Tio estos la unua intervidiĝo de ministroj pri eksteraj aferoj de la du landoj post la 11-a regiona forumo de ASOAL okazinta en Indonezio en pasinta julio, tial tio estas tre atentata.