• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-27 16:50:50    
Projekto Nesto viglas

cri
Karaj aŭskultantoj, en la revuo Esperanto n. julio-aŭgusto presiĝis kadre de Malferme la artikolo: Projekto Nesto viglas, verkita de Adonis Saliba. Nun ni konigu al vi la artikolon.
La 1-an de majo la projekto Nesto festis sian duan naskiĝtagon. Ĝi ŝajnas esti simpla interreta servo por longdistanca instruado de Esperanto, tamen ĝi estas ja revolucia instrusistemo por la Esperanto-movado. Ĝi ne nur celas instrui la lingvon, sed ankaŭ prepari esperantistojn por la loka kaj regiona movado. Ekzistas en la reto tre belaspektaj kaj instruaj retlokoj, kie oni trovas kursojn de Esperanto. Aldone al ili, Nesto pretas virtuale parigi homojn al homoj. Temas pri lernantoj kaj instruistoj, kiuj parolas la saman nacian lingvon kaj preferinde vivas proksime.
Nia movado, post la alveno de interreto, krizas pro grava homa perdo en siaj malfote vizitataj asocioj, pro diversaj kaŭzoj, kiuj varias de maljuniĝo de la membroj ĝis ekstermodaj instrusistemoj. Tamen jam de dek jaroj ni, esperantistoj, svarmas en la reto. Kelkaj diras ke ni, interretanoj, ribelas kontraŭ niaj tradiciaj organoj, ĉar ili estas mucide stagnaj kaj hobiaj. Tio povas esti la kazo, ĉar la mondaj paradigmoj ŝanĝiĝis, tial ni bezonas renoviĝojn kaj revigliĝojn.
Nesto, kiu estas sukcesa entrepreno por longdistanca instruado de Esperanto, helpas la migradon de nia simpla lingvoprotekta strukturo, kiu ekzistas en la tradiciaj kluboj, al socia interagado, kiu permesas lernadon kaj praktikadon de la lingvo en virtuala mondo. Sociscience tio estas grava kontribuo al diversnacia intelekta kunvivado kaj Esperanto estas ilo por tio. La tradicia Esperanto-Movado devos rekoni la ekeston de alia kulturo kun tute diversa interrilatiĝa etiketo. Nur tiel oni postvivos. Interreto estas absolute neformala. Ĝi permesas ampleksegan elektokapablon kun bunta opciaro, inter ili, Esperanto. Kaj ni nur povas atingi opciantojn favore al Esperanto per konvinkaj ideoj pri la lingvo kaj ties neceso por la mondo. La antaŭaj naciaj kontaktoj fariĝas nun translimaj. Niaj antaŭaj sporadaj kontaktoj en kongresoj kaj monataj klubaj eventoj ne plu estas necesaj por praktiki nian lingvon. Fakte oni faras tion multe pli forte kaj firme nuntempe. Legi, skribi, paroli kaj interrilati estas simpla interretumada ago kaj Esperanto fariĝas kreskanta ilo por tio.
Dum du jaroj Nesto havis pli ol 3 700 interesitojn, kun mezuma aĝo de 33 jaroj. Ĝi atingis pli ol 150 instruistojn en pli ol 30 landoj. La fama baznivela metodo KaPe, kreita de Carlos Pereira, estas adoptita de la skipo. Por meznivela kurso ni adoptis la faman metodon de Claude Piron Gerda Malaperis. Kuntekste de tuja interreta kontakto, ni adoptas la diskutlistojn por administri kaj ĉiutage kongresumi inter ni, instruistoj kaj "nestidoj". Tiuj komunumoj en jahuaj* listoj arigas nur ĉirkaŭ mil homojn en pli ol 5 nacilingvaj virtualaj komunumoj (angla, hispana, portugala, pola kaj administra listo). Brazilo, ekde la komenco, pintas en la statistikoj de Nesto, kiu estas forte sekvata de Hispanio, Usono kaj Meksikio. Viglaj komunumoj de Nesto estas en Pollando, Portugalio kaj Argentino. Nesto celas ne nur Eŭropon. Ĝi celas la mondon kaj celas produkti esperantistojn, kie ili maldensas. Ĝi emas semi la ideojn de la Manifesto de Prago en Afriko kaj en la diversaj landoj de Sud- kaj Centrameriko, en Azio kaj en Oceanio, kie ĝi stipendias la kursojn kaj jam havas naciajn reprezentantojn en dek landoj, kiuj helpas kunordigi kaj evoluigi la landajn lernantojn. Pedagogie, ĝi havas la subtenon de Grupo de Kibernetika Pedagogio de Universitato de San-Paŭlo kaj per la internacia ekzameno jam diplomis ĉirkaŭ 180 lernantojn.
Nesto (http://www.monda.org/nesto) volas instrui ne nur la lingvon, sed ankaŭ la idearon de Esperanto. Kiel saŭcon al tiu mirinda salato, ĝi aldonis Radion Nesto (http://www.monda.org/radionesto), kiu funkcias en interreto kun 24-hora servo, por prezenti la parolatan kaj kantatan Esperanton. Ĉio estas kunordigata el la centra sekretariejo en San-Paŭlo (Brazilo), kiu havas pagitan sekretarion Marsjo kaj volontulon Adonis (administra listo kaj Radio), sub potenca komputilo reganta pezan bankdatumaron.
Kelkfoje la homoj pensas ke ni marŝas reen kiam ni volas batali kun kelkaj simbolaj motivoj de esperantismo, kiam ni montras "fratecon" kiel flagon. Ni aldonis tion al la fama dekjara programo de Unesko "Kulturo por la paco" kun la spicoj de la Manifesto de Prago kaj celas disvolvi la programon kadre de la NRO-aj celoj. Pro tio ni ĉeestas en la retpaĝoj de Unesko sub UEA-ŝildo. La projekto bezonas interretemajn homojn: baznivelajn kaj meznivelajn instruistojn de Esperanto. Ĝi havas donacan konton ĉe UEA: "nest-o". Dankon al la donacintoj, ĝi ja bezonas monon por pagi sian strukturon kaj diskonigi la ideojn tra la reto, kiel ĝi ekzemple faras per guglo**(serĉprogramo). Krom tio bezonatas ke oni diskonigu la projekton Nesto en pluraj landoj kaj komunumoj. La projekto volas esti produktejo de esperantistoj, kiuj renovigos niajn ne tiel firmajn asociojn kaj kiuj povos interkomunikiĝi tra la mondo kaj daŭre montri la viglecon de nia jarcenta movado. Ni certas ke inter niaj inteligentaj kaj interretemaj nestidoj estos kelkaj respondoj por niaj nunaj demandoj pri la estonteco de Esperanto. Ni semas kaj semas konstante.