• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-27 16:56:59    
Nia literaturo en la fokuso de la Pen-mondkongreso

cri
Neniam la Esperanto-literaturo ricevis tiel grandan atenton dum la ĉiujara verkista mondkongreso, ĉi-foje en Bledo (Slovenio) 14-21 junio 2005.
Unuafoje du Esperanto-verkistoj estis oficiale invititaj prelegi: sen. Vinko Oshlak, prezidanto de la Esperanta PEN, partoprenis slovene en la ronda tablo pri "La lingvaĵo de la paco: literaturo kiel ", kaj s-ano Giorgio Silfer, vicprezidanto, prelegis france pri "La infana raso: ĉefverko de la Esperanto-poezio post la dua mondmilito".
Aparte sukcesa estis la prelego de prof. Silfer, kiun aŭskultis gekolegoj el deko da PEN-centroj, interalie la franca, galega, germanlingva eksterlande, hungara, itala, kroata, slovena kaj svisitala. Sed ankaŭ en diversaj momentoj de la kongreso pluraj alproksimiĝis al la Esperanto-delegitoj, kaj demandis ilin pri nia lingvo kaj ĝia originala kulturo. La respondoj vekis pli kaj pli da pozitiva intereso.
Tre granda estis la intereso en la Virin-Komisiono, kie oni laŭdis la kontribuon de niaj verkistinoj al la realigo de la nova, admirata revuo "Femina", kaj la helpon por internacia kolokvo en Chaudefono, 14-19 aŭgusto 2005 pri "Esti virino kaj verkisto en la nuna mondo".

La intereso konkretiĝis en la anonco pri invito al PEN Internacia mondkongreso en Chaudefono, en 2009. Dum tiu kongreso, organizota de niaj verkistoj, Esperanto estos oficiala laborlingvo. La kongreso nature donos la okazon prezenti nian literaturon ankaŭ per teatro kaj per ekspozicio.
-----------------------------------------------------------
AFRIKA ESPERANTOLOGIA SEMAJNO
Komuna projekto de TIETo kaj KCE, stimulite de la Pakto: jen la unua Afrika Esperantologia Semajno, kiu celas formi dek ĝis dek kvin aktivulojn en la nigra Afriko, por ke ekestu loka esperanta inteligencio.
La selektataj kandidatoj devenas el Benino, Burundio, Eburio, Ganao, Gvineo, Kamerunio, Kongolando, Niĝerio, Senegalio, Togolando. Preskaŭ ĉiuj restados jarfine 2005 unu semajnon en Lomeo, kie ili perfektigos sin esperantologie. Plej multaj inter la kandidatoj estas instruistoj, sed ne mankas aliaj profesiaj kategorioj. Ili ĉiuj havas universitatajn studojn, aŭ almenaŭ abiturientecon. Ilia ĉefa eduklingvo estas la franca; malofte ili scipovas pli ol unu fremdan lingvon (anglan, francan, svahilan).
La formado ekos laŭ perreta preparado, sub la gvido de eŭropa fakulo elektita de KCE, la sama kiu trejnos la seminarianojn en Togolando.
Eblas subteni finance la projekton, per donaco al la svisa poŝta konto 23-4803-0, nome de Pro Esperanto, 2300 Chx-Fds. Klarigo: 9868TIE.
-------------------------------------------------------------------------------------
ESTAS PLI AMPLEKSA LA DUA NUMERO DE "FEMINA"
32-paĝa kaj ne 28-paĝa estas la dua numero de "Femina", la revuo en Esperanto ne nur por virinoj, aperanta ĉiun trian monaton. La kreskon klarigas la ampleksa dosiero, dediĉita al la temo de la PEN- kaj FEM-kolokvo en Chaudefono, 14-19 aŭgusto 2005: "Esti virino kaj verkisto en la nuna mondo". Al la dosiero kontribuis interalie Fawzia Assaad, Kouthmandio Diallo, Agneta Emanuelsson, Perla Martinelli, Sibila Petlevski.
La nova numero proponas interesajn artikolojn kadre de la rubrikoj Lingvo kaj Genro (Leen Deij), Ni parolu konkrete (Klara), Grafologio (Alga Guernieri) kaj Rakonto (Berta Lenard). Estas ankaŭ interesa suplemento al la dosiero pri Islamo, fare de Leen Deij kaj Tiziana Rogora.
Kelkaj paĝoj estas dediĉitaj al la aktiveco de Feminisma Esperanta Movado, inkluzive de la agadplano "Virinoj defendantaj pacon" kaj de la reagoj al la unua numero.
La revuon "Femina" posedas FEM, eldonas kaj administras LF-koop. Provekzempleron petu, abonon mendu de: . La tutjara abono kostas 30,- CHF aŭ 20,- eŭroj.
-------------------------------------------------------------
MALFACILA PERIODO EN ROTERDAMO
La Centra Oficejo de Universala E-Asocio travivas malfacilan periodon pro longdaŭra malsano de sia ĉefkontisto s-ro Marvin H. Stanley. Kvankam intertempe la antaŭa direktoro s-ro Pasquale Zapelli ekdeĵoris kiel duontempa administra oficisto, foresto de la ĉefkontisto neeviteble lezas la funkciadon de la CO. Pro eventualaj malglataĵoj en la plenumo de servoj mi petas komprenemon de la membroj.
Subskribis: Osmo Buller
el HeKo 270