• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-27 18:18:55    
Internacia Banko por Rekonstruado kaj Disvolvado (Monda Banko)

cri

La Internacia Banko por Rekonstruado kaj Disvolvado havas alian nomon, t.e., la Monda Banko. En julio de 1944, la Mona kaj Financa Konferenco de Unuiĝintaj Nacioj okazigita en Usono pasigis la Interkonsenton de la Internacia Banko por Rekonstruado kaj Disvolvado. En la 27-a de decembro 1945, reprezentantoj de la registaroj de 28 landoj subskribis tiun ĉi interkonsenton kaj proklamis la oficialan fondiĝon de la Internacia Banko por Rekonstruado kaj Disvolvado. En la 25-a de junio, 1946, la banko komencis sian funkciadon. En la 5-a de novembro, 1947, ĝi ekfariĝis unu el la fakaj institucioj de Unuiĝintaj Nacioj. la Internacia Banko por Rekonstruado kaj Disvolvado estas unu el la plej grandaj interregistaraj financaj institucioj, kun la ĉefstabejo en Vaŝingtono de Usono kaj agentejoj en Parizo, Nov-Jorko, Londono, Tokio kaj Ĝenevo. La banko havas siajn agentejojn ankaŭ en pli ol 20 evoluantaj landoj.

La prezidanto de la Internacia Banko por Rekonstruado kaj Disvolvado kaj prezidanto de la Direktoraro estas usonano Paul Wolfowitz, kiu enoficiĝis en la 1-a de junio, 2005.

La Monda Banko, en sia komenca periodo, celis klopodi por la postmilita revigliĝo de Eŭropo. Francio estas la unua lando, kiu ricevis krediton de la Monda Banko. Post la jaro 1946, la Monda Banko sin ekturnis al la ekonomia helpado de la tuta mondo. Liverante krediton al produktaj programoj kaj gvidadon al reformaj planoj, la Monda Banko helpas neevoluintajn membrolandojn realigi ekonomian disvolviĝon.

La Monda Banko havas tri limigajn kondiĉojn: la unua, nur tiuj landoj, kiuj aliĝis al la Internacia Mona Fonduso, rajtas peticii por fariĝi membro de la Monda Banko; la dua, nur la membrolandoj povas peti krediton kaj individuaj entreprenoj devas peti krediton kun la registara garantiado; kaj la tria, la membrolandoj devas havi konkretajn programojn por peti krediton.

La fontoj de la kapitaloj de la Monda Banko ĉefe venas el la akciaj monsumoj liveritaj de diversaj membrolandoj, depruntado de la internacia financa merkato, eldonado de obligacioj kaj prenado de la kreditaj interezoj.

La Monda Banko havas ĉefe jenajn instituciojn. La Konsilio estas la plej alta regpotenca institucio. Ĝi konsistas el financaj ministroj, estroj de la centraj bankoj aŭ oficistoj kun similan rangoj de la membrolandoj. Ĉiujare en aŭtuno la Monda Banko okazigas komunan jarkunvenon kune kun la Internacia Mona Fonduso. La Plenuma Direktoraro konsistas el 21 agantaj direktoroj, inter kiuj 5 estas rekomenditaj de Usono, Britio, Francio, Japanio kaj Germanio, ĉar la akciaj proporcioj de tiuj 5 landoj estas la plej altaj. Aliaj 16 membroj de la Plenuma Direktoraro estas laŭregione elektitaj de la ceteraj membrolandoj. La prezidanto de la Monda Banko ĝenerale estas usonano nomumita de la usona prezidento. La prezidanto de la Monda Banko estas samtempe prezidanto de la Internacia Ekspluata Asocio, prezidanto de la Internacia Financa Kompanio kaj prezidanto de la Plurlanda Investo-Garantia Institucio.

Ĝis aprilo de 2002, la Monda Banko havis 184 membrojn, 6 400 dungitojn kaj 1 100 konsilistojn, kun la jara budĝeto de 1,4 miliardo da usonaj dolaroj. La totala sumo de kapitalo de la Monda Banko atingis 188,22 miliardojn da usonaj dolaroj.