• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-28 14:13:32    
Ĉina fama pentristo Tian Yulin

cri

Pli-ol-60-jaraj ĉinoj eble ankoraŭ bone memoras ilustraĵojn pri infanoj tirantaj napojn en elementa lernolibro de la 50-aj jaroj de la lasta jarcento, tamen plejparto el ili fakte ne konas ties verkinton. Kie li estas? Pasis jam dekoj da jaroj, kaj tiama tre juna pentristo nun jam fariĝis majstro de flor-birdaj pentraĵoj. Antaŭ duona jaro li revenis el Usono kaj nun loĝas en kvartalo de orienta Pekino.

Tiu ĉi majstro estas Tian Yulin, 65-jara. Antaŭ nelonge li akceptis intervjuon kaj rakontis al la raportisto pri sia sperto en verkado kaj strebado pri pentrado. Li diris, ke ĉiuj liaj klopodoj estas ĝuste por la celo "Donu al homoj mondon plenan de printempo".

Tian Yulin diris, ke en pli ol 10 jaroj li ne aperis en la rondo de pekinaj pentristoj pro tio, ke li vizitis Kanadon kaj aliajn okcidentajn landojn por esplori strukturon kaj kolorojn de la okcidentaj pentraĵoj. Ĉu sur podio en universitatoj ĉu en studio, li ĉiam aŭ eksplikis tradician ideon de la ĉinaj pentraĵoj aŭ aŭskultis prelegon pri la verkada ideologio kaj uzado de koloroj de la okcidentaj pentristoj, klopodante por trovi la kombinan punkton. Li diris, ke de tiuj ĉi jaroj li senĉese strebas por riĉigo de desegnaĵo kaj pensadas ankaŭ pri strukturo de bildo, klopodante por akiri bonan kombinon de la okcidenta elemento kaj la ĉina tradicio, kaj formi sian stilon pri flor-birdaj pentraĵoj.

Fama belarta komentisto kaj profesoro Luo Shiping diris, ke Tian Yulin enkondukis la ideon de koloruza spaco kaj modernan projektadan ideologion de la okcidentaj pentraĵoj en siajn pentraĵojn, heredinte ankoraŭ espriman manieron de la tradiciaj flor-birdaj pentraĵoj, la simpla kaj klara vidado kaj naturdevena bildo reliefigis modernecon de flor-birdaj pentraĵoj.

Tian Yulin diris, ke lia senĝena pentrado inspiriĝis de percepto pri naturaj medioj kaj koloroj. Kiam li loĝis en Aŭstralio li elobservis pli ol 10 kolorojn sur acera folio. Dum jaro li kelkfoje vizitis Niagaran Akvofalon por observi ĝian koloron.

Tian Yulin estas disĉiplo de majstro Wang Xuetao kaj ricevis instruon ankaŭ de majstro Qi Baishi, Li Kuchan kaj Chen Banding. Antaŭ 20 jaroj li jam fariĝis unu el pintaj pentristoj de Ĉinio. Li modeste diris, ke en sia infanaĝo li lernis pentradon tre diligente, 10-jara li frekventis la kaligrafaĵan kaj pentraĵan vendejon Rongbaozhai por paŭsi pentraĵojn kaj ofte restis tuttage. Poste li estis akceptita de majstro Wang Xuetao kiel disĉiplo, proponite de manaĝero de la vendejo Rongbaozhai. Ĝis nun li ankoraŭ bone memoras la scenon, ke la majstro poluris lian pentraĵon, rakontante al li pri pentrado.

Akceptinte la intervjuon, sinjoro Tian diris al la ĵurnalisto, ke baldaŭ li okazigos ekspozicion pri siaj pentraĵoj en Ĉina Belarta Halo, kaj la ekspoziciotaj pentraĵoj plene montros la ideon pri kombino de la ĉina kaj okcidenta stiloj.