• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-28 17:17:22    
Malpermesa ordono de EU al reklamo pri tabako (foto)

cri

La "Gvida propono al reklamo de tabako en EU" pri malpermeso al la reklamo pri tabako validiĝos en la 31-a de julio. Komitatano de EU pri higieno kaj protekto al konsumantoj Markos Kyprianon esprimis, ke malpermeso al reklamo pri tabako estas unu el la plej efikaj metodoj por redukti fumadon, validiĝo de tiu leĝo savos vivon de pli multe da homoj.

Granda nombro de fumantoj, precipe la junaj kaj inaj fumantoj, estas problemo, kiu embarasas la Eŭropan Union kaj ĝiajn membrolandojn en la lastaj jaroj. Kvankam EU kaj la registaroj de ĝiaj membrolandoj faris diversajn klopodojn por malpermesi fumadon, tamen granda nombro de fumantoj, kaj cigaredstumpoj troviĝantaj ĉie sur stratoj ankoraŭ estas ĝenerala vido en publikejo de iuj eŭropaj landoj. laŭ statistiko de EU, ĉiujare ĉirkaŭ 650 mil homoj mortis pro malsanoj koncernaj al fumado.

Nuntempe, plejparto da specialistoj opinias, ke malpermeso al reklamo de tabako efike reduktos nombron de fumantoj. Esploro de la Monda Banko opinias, ke malpermeso al reklamo de tabako reduktos la rilatumon de famantoj je 70%.

La baldaŭ validiĝonta "Gvida propono al reklamo de tabako en EU" estas aprobita de la Eŭropa Parlamento kaj konsilantaro de ministroj de EU en 2003. Laŭ tiu propono, EU malpermesos al reklamo de tabako aperi en presitaj amaskomunikiloj, radioelsendo kaj interreto, kaj samtempe malpermesas al la tabakaj komercistoj monhelpi la translandajn kulturajn kaj sportajn aktivadojn. Sed tiu leĝo konvenas nur al la tabaka reklamo kaj monhelpo al la translandaj aktivadoj. La reklamo de tabako en kinejo, afiŝo kaj aliaj objektoj ne estos malpermesata. Ankaŭ la monhelpo fare de tabaka komercisto al loka kultura kaj sporta aktivado, en kiu partoprenas nur unu membrolando, ne estos malpermesata.

Antaŭ tio, en la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento, EU jam ellaboris leĝon por malpermesi la televidan reklamon de tabako.

Antaŭ la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento, la leĝoj de diversaj membrolandoj de EU estas tre malsamj. En 1998, EU intencis ellabori leĝon por malpermesi ĉiujn reklamojn de tabako en la membrolandoj de EU, tamen tiu leĝo estis malakceptita de la eŭropa tribunalo. La eŭropa tribunalo opiniis, ke ĉiuflanka malpermeso al la reklamo de tabako jam superis rajtlimon de EU. Sed la eŭropa tribunalo esprimis, ke EU povas ellabori ian malpermesan ordonon al reklamo de tabako. La baldaŭ validiĝonta malpermesa ordono al reklamo de tabako estis ellaborita laŭ ĉi tiu arbitracio de la eŭropa tribunalo.

Post validiĝo de la malpermesa ordono al reklamo de tabako, la internaciaj kulturaj kaj sportaj aktivadoj monsubtenataj de la tabakaj komercistoj estos influataj.