• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-28 17:47:19    
Unua ekonomia censo de Ĉinio akiris unuapaŝan frukton

cri

Nuntempe okazas la 4-taga internacia simpozio pri ekonomia censo en Pekino. Laŭ informo, post duonjara klopodado, kolektado kaj traktado de donitaĵoj de la unua tutlanda ekonomia censo de Ĉinio jam fundamente finiĝis. Ĉeestantaj ĉinaj kaj fremdlandaj statistikistoj unuanime opinias, ke tio simbolas, ke la ekonomia esploro de Ĉinio jam akiris unuapaŝan frukton.

Ĉi-foja tutlanda ekonomia censo de Ĉinio oficiale stariĝis en la 1-a de januaro de la kuranta jaro. Esplorata objekto estas ĉiuj institucioj kaj individuaj komercistoj okupiĝantaj pri industrio, konstruado kaj servo en la ĉina teritorio. La produkta valoro kreita de ili ĉiujare okupas pli ol 85% de la enlanda produkta valoro de Ĉinio. La esplora enhavo estas administra kaj disvolva stato de tiuj intitucioj kaj individuaj komercistoj.

Estro de la ĉina Ŝtata Statistika Buroo s-ro Li Deshui konigis, ke ĉi-foja tutlanda ekonomia censo estas la plej grandskala kaj plej vasta esploro pri ŝtataj stato kaj kapablo en la historio de Ĉinio. Por glata irado de la censo, la ĉina registaro investis miliardojn da juanoj de renminbi, vaste propagandis koncernajn sciojn al diversaj rondoj de la socio, establis specialan esploran institucion kaj mobilizis pli ol 10 milionojn da homoj por fari registradon kaj donitaĵan statistikon.

"Ĝis nun, ni jam plenumis la registran laboron kaj la censo eniris la lastan etapon --- ordigo de materialoj kaj aplikado. Ni devas liveri ne nur gravajn informojn al ekonomia decido de la centra registaro, sed ankaŭ grandnombron da statistikaj informoj kaj esploraj materialoj al diversaj rondoj de la socio kaj samtempe koncernajn materialojn al la internacia socio, por ke la tuta homaro kunĝuu frukton de la ĉina ekonomia censo."

Ĉi-foja tutlanda ekonomia censo de Ĉinio akiris ĝeneralan atenton de la internacia socio. Estro de la statistika departemento de UN s-ro Paul Cheung diris intervjuate, ke en Ĉinio, kiu posedas miliardon kaj 300 milionojn da loĝantoj, la tutlanda ekonomia censo havas gravan signifon kaj al Ĉinio kaj al la mondo. Li diris, ke per ekonomia censo, oni povas regi ekonomiajn strukturon, skalon, efikon kaj aliajn informojn de Ĉinio, tio ne nur povas kontentigi la ĉinan registaron prave ellabori disvolvan strategion kaj ĉinajn entreprenojn ĝuste fari investan politikon, sed ankaŭ helpas al Azio eĉ al diversaj landoj de la mondo pli bone koni la ĉinan ekonomion.

Ankaŭ iuj ĉeestantaj fremdlandaj oficistoj donis konfirmon al progreso akirita de la ekonomia censo de Ĉinio. Estro de la departemento pri ekonomia censo de Usono s-ro Thomas L. Mesenbourg opiniis, ke ĉi-foja ekonomia censo de Ĉinio prenis metodon internacie cirkulantan, la esplorata rezulto estas fidebla.

Laŭ informo, la rezulto de la unua ekonomia censo de Ĉinio sinsekve publikiĝos ekde septembro de la kuranta jaro. Cetere, Ĉinio referencos spertojn de aliaj landoj, prenos donitaĵojn de la ekonomia censo por revizii historiajn statistikajn donitaĵojn. En la estonteco, Ĉinio regule faros ekonomian ĝeneralan esploron.