• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-29 10:49:31    
Ibekso (foto)

cri

La ibekso (Capra ibex) el la ordo de parhufuloj kaj familio de bovedoj estas trovebla en Ningŝja, Gansu, la Interna Mongolio, Ĉinghaj, Ŝinĝjang kaj Tibeto de Ĉinio, kaj ankaŭ en Mongolio, Sovetunio, Pamiro, Hindio, Arabio, Nord-Afriko kaj Eŭropo. La maskla ibekso estas cent tridek ĝis cent sepdek centimetrojn longa kaj la femala cent dek kvin ĝis cent tridek kvin centimetorjn longa; la maskla altas sepdek du ĝis cen ok centrimetrojn kaj la femala sesdek kvin ĝis sepdek ok centimetrojn; la vosto estas de ĝis du dek centimetrojn longa; kaj la maskla estas kvardek kvin ĝis cent kvindek tri kilogramojn peza kaj la femala dudek naŭ ĝis naŭdek kilogramojn peza. La kornoj de la maskla ibekso havas okulfrapajn transversajn eĝojn kaj estas sepdek ĝis cent kvardek centimetrojn longaj; la femala ibekso havas maldikajn kornojn, kiuj estas dek kvin ĝis tridek ok centimetrojn longaj. La ibekso havas nigran strion entendiĝantan de la kapo, tra la vertebraro, ĝis la vosto. Somere ĝiaj haroj estas brunflavaj, kun iom helaj haroj ĉe ambaŭ flankoj de la korpo kaj blankaj sur la abdomeno. Vintre la haroj fariĝas flavblankaj aŭ blankaj.

La ibeksoj vivas sur senarbaj deklivoj de altaj montoj kvincent ĝis sesmil metrojn super la marnivelo. Ili ne timas froston, sed en varmega somero ili sentas sin nekomforte kaj ĉiam ripozas en la ombro de krutaĵo. Dekkelkaj aŭ kelkdekoj da ibeksoj kune aktivadas kaj serĉas manĝaĵojn. Iam la grupo konsistas el cent ĝis cent kvindek ibeksoj. Somere ili translokiĝas alten, vintre ili malsupreniras al lokoj aŭ valoj sen neĝo aŭ kun maldiktavola neĝo. Printempe ili translokiĝas al pli malalta loko por serĉi ĝermojn kaj junajn arbofoliojn. La ibekso aktivadas tre vigle sur krutaĵo kaj estas lerta en kurado kaj saltado. Ĝi manĝas diversspecajn herbojn, junajn foliojn kaj branĉojn de arbetoj. Ĝiaj oreloj kaj okuloj estas akraj, kaj ankaŭ flarado estas tia. Novembre kaj decembre la ibekso estas en la oestro. La femala ibekso naskas idon inter aprilo kaj junio de la sekvanta jaro. Ĉiufoje ĝi naskas unu idon, iafoje du. La gravedeco daŭras cent kvindek ĝis cent okdek tagojn. Kelkajn tagojn post sia naskiĝo, la ibeksidoj jam povas aktivadi sekvante siajn patrinojn.