• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-29 14:07:59    
Profesoro kaj optika specialisto Wang Yongzhong (2)

cri
En la fino de la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento iuj evoluintaj landoj komencis apliki bionikan optikon en esplorado pri militaj ekipaĵoj, kaj tiam ankaŭ Wang Yongzhong fiksis sian rigardon sur tiu ĉi progresa scienca kampo.

En Ĉinio li kiel la unua kondukis esploradon kaj faradon pri kompleksa bionik-optika sondilo. Tiu ĉi programo estis konkurado kun la samaj fakoj de la mondo sur la sama startloko. La esplorado alfrontis multajn malfacilojn, ĝi postulis mirindan teknologion de la laborantoj kaj ankaŭ iliajn kuraĝecon kaj sindoneman spiriton.

En la fino de 1990 post antaŭa teknologia preparo Wang Yongzhong komencis longan esploradon gvidante sian grupon. En tiu ĉi periodo severa malsano trafis lian patron, komence li planis venigi la patron al urbo por kuracado, tamen pro la tasko li ne povis foriri de la laboro. Post longa prokrastado kiam li fine atingis la hejmlokon, la patro jam forpasis. Tio estas la plej granda bedaŭro dum lia vivo.

Por rapide elkalkuli teknologian parametron de bionika fiŝ-okula lenso, li longe fermis sin en komputilejo. Pro longa kaj penada laboro li ekmalsaniĝis dum laboro, kaj la konkludo de hospitala kontrolo estas cerba anoksio, kaŭzita de troa laceco.

En hospitalo li ankoraŭ legis materialojn akceptante kuracadon. Tiam specialista konferenco okazonta en alia loko deziris lian ĉeeston, li postulis flegistinon anticipe aranĝi fluaĵan transfuzon, ĉar li sciis ke la transfuzo daŭros 5 aŭ 6 horojn. Post la transfuzo li tuj rapidis al flughaveno.

Vintre de 2002 por fari ŝlosilan eksteran eksperimenton de la sondilo, ekstere en frosto li tagnokte laboris 6 tagojn kaj fine akiris ĉiujn parametrojn de la eksperimento en malsamaj periodoj.

Post 10-jara senĉesa esplorado, spertinte sennombrajn malsukcesojn, Wang Yongzhong kaj liaj kolegoj fine sukcese elesploris kompleksan bionik-optikan sondilon, kies sinteza funkcio atingis progresan nivelon en la mondo kaj iuj gravaj teknologiaj normoj okupas la antaŭan lokon en la mondo. En la esplorado li elmetis projektadan ideon de "ampleksa optimumiĝo" de optika sistemo kaj intelektan projektadan metodon pri grandega vidkampa kontempla sistemo, kiuj disvolvis projektadan teorion de moderna optiko kaj kreis novan kampon de bionika optiko en Ĉinio. Li elesploris serion da optikaj ekipaĵoj, kiuj estas aplikataj en militaj ekipaĵoj.

Esplorado de Wang Yongzhong vekis priatenton de la rondoj de eksterlandaj optikaj inĝenieriaĵoj. Post eldoniĝo de lia monografio "Komputila projektado de nova optika sistemo", Arizona Universitato kaj Teknologia Universitato de Georgio de Usono invitis lin al Usono.

Februare de 1995 kiel vizitanta klerulo Wang Yongzhong veturis al Teknologia Universitato de Rochester en Usono. Li elektis tiun ĉi universitaton pro tio, ke ankaŭ en ĝia bildiĝa centro funkciis esplorado pri bionika optiko. En interfluado usonaj specialistoj esprimis elkoran admiron pri lia atingo.