• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-29 14:53:11    
Nova Partnereco por Afrika Disvolviĝado

cri

La Nova Partnereco por Afrika Disvolviĝado estis unuanime pasigita en la 37-a Pinta Konferenco de la Organizo de Afrika Unueco okazigita en la zambia ĉefurbo Lusako en julio de 2001. Ĝi estis la unua plano ellaborita de Afriko mem por plenamplekse realigi la afrikajn celojn de politika, ekonomia kaj socia evoluado kaj solvi la problemojn alfrontatajn de la afrika kontinento, kiaj malriĉeco, ekonomia postiĝinteco kaj randigiteco.

La ĉefaj enhavoj de la Nova Partnereco por Afrika Disvolviĝado estas elstarigi la decidan rajton de afrikaj landoj pri tiu ĉi plano; determini la longtempan strategion por preni eliminon de malriĉeco kaj realigon de daŭrigebla disvolvo kiel celojn, kaj konstruadon de fundamentaj instalaĵoj, ekspluatadon de homfortaj riĉfontoj, agrikulturan produktadon, median protektadon kaj sciencteknikan disvolvon kiel gravitajn kampojn; klopodi por tio, ke en la venontaj 15 jaroj la totala produktovaloro de la tuta Afriko ĉiujare kresku meznombre je pli ol 7% kaj la totala nombro de malriĉaj loĝantoj reduktiĝu je duono; preventi tion, ke Afriko estu randigita; atenti pri starigo de egalecaj, reciproke favoraj novtipaj partneraj rilatoj kun la internacia socio, precipe kun la okcidentaj evoluintaj landoj kaj strebi por akiri pli da kapitaloj kaj helpoj de la okcidentaj landoj; altigi la socian pozicion de virinoj; atenti pri media protektado; kaj tiel plu.

La ĉefaj principoj de la Nova Partnereco por Afrika Disvolviĝado estas tio, ke la registaroj de la membrolandoj praktiku bonajn politikojn por garantii la politikan stabilecon kaj la socian kaj ekonomian daŭrigeblan evoluadon; la afrikaj landoj mem gvidu, kun vasta partopreno de diversaj sociaj rondoj; plene utiligu abundajn naturajn riĉfontojn kaj homfortajn riĉfontojn de Afriko; diversaj afrikaj landoj starigu partnerajn rilatojn por akceli la integrigon de la regiono kaj la afrika kontinento; altigu la konkurencan kapablon de ĉiuj afrikaj landoj kaj de la tuta kontinento; kaj modlu novajn internaciajn rilatojn por ŝanĝi la neegalecajn rilatojn inter Afriko kaj la evoluintaj landoj.

La plej alta plenuma institucio de la Nova Partnereco por Afrika Disvolviĝado estas la Pinta Plenuma Komisiono konsistanta el la ĉefoj de partaj membrolandoj de Afrika Unio. Sub la Pinta Plenuma Komisiono estas la Gvida Komisiono, kiu konkrete respondecas pri gvidado kaj superrigardo al la programoj de la Nova Partnereco por Afrika Disvolviĝado. Krome, la Nova Partnereco por Afrika Disvolviĝado havas ankaŭ Sekretariejon.

La "Nova Partnereco por Afrika Disvolviĝado" priskribas la perspektivon de la disvolviĝado kaj vigliĝo de Afriko en la estonteco. Tamen pro tio, ke en iuj afrikaj landoj la situacio estas malstabila, estas malfacile realigi tiun ĉi planon. Tial, la praktikado de tiu ĉi plano bezonas ne nur la klopodadon kaj kunaranĝadon de la afrikaj landoj mem, sed ankaŭ la aktivan subtenadon kaj kunlaboradon de la internacia socio, precipe de la evoluintaj landoj.