• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-29 17:39:56    
Reporterino Fan Chunge (foto)

cri

Antaŭ nelonge, ĉina Ŝtata Muzeo okazigis fotografian ekspozicion sub la titolo "Ripetu naviglinion de Zheng He" kaj eksponis grandnombron da valoraj fotoj faritaj de reporterino Fan Chunge survoje de naviglinio de ĉina antikva navigisto Zheng He. Tio alvokis atenton de la homoj. En la hodiaŭa programero, ni konigu al vi pri reporterino Fan Chunge.

Enirinte eksponan halon de la Ŝtata Muzeo, raportisto vidis, ke sur la muro pendas multaj fotoj, iuj estis fotitaj en la Templo de Sanbao en Indonezio, en la vermiljona templo kultiĝas impona statuo de Zheng He. Iuj estis fotitaj en la insulo Kish de Irano, kie Zheng He surbordiĝis, sur la foto vidiĝas kvieta maro kaj brile bela vespera suno. Iuj estis fotitaj en la insulo Cochin de Hindio, kie fiŝistoj uzis ĉinan fiŝreton por kapti fiŝojn. Fan Chunge diris al raportisto, ke tiuj fotoj prenis "Ripetu naviglinion de Zheng He" kiel ĉeftemon kaj vere montras civilizacian restaĵon kaj vivstaton sur la naviga linio de Zheng He. En la kuranta jaro estas la 600-a datreveno, Ĉinio okazigis serion da celebraj aktivadoj, la fotografia ekspozicio estas unu el ili.

46-jaraĝa Fan Chunge sin dediĉas al novaĵa laboro post diplomiĝo el universitato, jam 21 jarojn. Ŝi tre ŝatas fari intervjuon fore, ŝi iam trapasis okcidentan landparton de Ĉinio per biciklo kaj iam iris al tibeta neĝ-kovrita monto alta super la marnivelo je 4 000 metroj per senkovrila kamiono. Tamen spertado pri intervjuo al Antarkto kun ĉina esplora grupo en 1998 donis al ŝi la plej profundan impreson. Ŝi diris:

Tiu sperto estas tre neforgesebla kaj ankaŭ tre helpa al ripeto de la naviglinio de Zheng He. Ĉar tiam nia ŝipo transpasis la markolon Drake. Kiam mi transpasis la markolon per ŝipo, marondo leviĝis al alteco de 20 metroj kaj frapis malsupren, tio estis tre terura. Spertado en Antarkto donis al mi imagecon kaj personan sperton pri malfacilo suferita de Zheng He kaj liaj ŝipanoj kaj kreskigis estimon kaj respekton de mi al ili.

Fan Chunge estas raportisto de la "Vespera Ĵurnalo de Wuhan". La urbo Wuhan situas en la meza parto de Ĉinio kaj estas navigacia centro de la meza baseno de Yangzi-rivero. En tre frua tempo, Fan Chunge volis fari raporton pri navigado. En iu hazarda oportuno, ŝi legis raporton sur la revuo "Usona Ŝtata Geografia Gazeto" pri mondaj navigistoj, ŝi estis edifita kaj decidis plani specialan raporton pri navigado de Zheng He. Ŝi diris:

"Ĉar la navigado de Zheng He al okcidento estas grandskala navigado al fora oceano en la historio de Ĉinio. La skalo de tiu naviga evento estas pli granda kaj pli frua ol tiu de ĉiuj navigadoj de okcidentaj navigistoj. La navigado de Zheng He al okcidento ne forlasis tre multajn signojn en la historio de Ĉinio kaj la kono de posteuloj pri tiu naviga evento ne atingis altan nivelon. Tial nia ĵurnalejo prenis la navigadon de Zheng He al okcidento kiel raportotan ĉeftemon, esperante, ke ĉinoj denove konos brilan maran civilizacion en la historio de Ĉinio."

Ekde 2000, Fan Chunge sola komencis sian penigan intervjuon. Sekve de piedsigno de Zheng He en tiu epoko, ŝi transiris la Hindian Oceanon kaj transpasis la azian kaj afrikan kontinentojn. Dum du jaroj ŝi intervjuis 18 landojn. En ĉiuj lokoj, Fan Chunge ĉie pridemandis pri aferoj kaj aĵoj rilataj al Zheng He. En Kamboĝo, ŝi trovis, ke travivaĵoj notitaj de sekvantaj ŝipanoj de Zheng He tre konformas al la templo Angkor Wat; en Indonezio ŝi vidis feran ankron forlasitan de Zheng He en la legendo; en Srilankao, ŝi trovis steleon forlasitan de Zheng He. Ŝi iris kaj notis kaj sendis novaĵ-artikolojn de 200 miloj da vortoj kaj pli ol dekmilon de bildoj survoje.

Intervjuante en diversaj landoj, pro senĉesa ŝanĝiĝo de vivmedio, Fan Chunge kelkfoje trafis malsanon en hotelo. La evento en la 11-a de septembro okazinta en Usono en 2001 kaŭzis streĉecon de la enlanda situacio de Usono kaj alportis multajn malfacilojn al intervjuo de Fan Chunge. Tamen ŝi neniam ĉesigis sian laboron. Ŝi opinias, ke kiel peniga estas la kondiĉo kaj kiel malica estas la medio, estante novaĵa raportisto, ŝi havas respondecon por plenumi la taskon. Ŝi diris:

"Mi pensas, ke la memorado al iu homo kaj historio ne devas esti pro alveno de iu festo aŭ disvolvo de iu aktivado. Tial mi esperas, ke tia memorado estos eterna. Ni ĉiuj ĉinoj devas memori kaj daŭrigi tiun historion per reala agado en nia propra labora posteno."

Fan Chunge gajnis honoron per sia propra klopodado. Ŝiaj verkoj multfoje gajnis novaĵajn premiojn en Ĉinio kaj eĉ gajnis la premion de Fan Changjiang, la plej altan honoran premion de la ĉina novaĵa rondo. Tamen ŝi ne zorgas pri premio, ŝia ĉiu klopodo estas por altigi kapablon. Fan Chunge esprimis, ke en la estonteco ŝi plue faros intervjuon fore, esperante fari pli mirindan raporton.