• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-29 17:41:35    
Organizo de Afrika Unueco (foto)

cri

De la 22-a ĝis la 26-a de majo, 1963, ŝtatestroj, registaraj ĉefoj aŭ iliaj reprezentantoj de 31 afrikaj sendependaj landoj okazigis kunvenon en Adis-Abebo, ĉefurbo de Etiopio. En la 25-a de majo, la kunveno pasigis la Ĉarton de la Organizo de Afrika Unueco kaj decidis fondi la Organizon de Afrika Unueco, kun la ĉefstabejo en Adis-Abebo. La kunveno ankaŭ decidis, ke la 25-a de majo ĉiujare estu "Tago de Afrika Liberigo".

La Organizo de Afrika Unueco celas akceli la unuecon kaj solidarecon de afrikaj landoj, kunaranĝi kaj plifortigi la kunlaborojn de afrikaj landoj en ĉiuj kampoj, plibonigi la vivon de diverslandaj popoloj de Afriko, defendi kaj firmigi la sendependecon, suverenecon kaj teritorian integrecon de ĉiuj afrikaj landoj, elimini ĉiaspecan koloniadon en Afriko kaj akceli internaciajn kunlaborojn.

La Pinta Konferenco de Ŝtatestroj kaj Registaraj Ĉefoj, okazanta unufoje en ĉiu jaro, estas la plej alta regpotenca institucio de la organizo, kiu kunaranĝas la ĝeneralan politikon de la organizo kaj faras rezoluciojn pri koncernaj problemoj. Sub la Konferenco estas la Ministro-nivela Konsilio kaj la Sekretariejo. La Ministro-nivela Konsilio konsistas el eksteraferaj ministroj aŭ aliaj ministroj de la membrolandoj kaj respondecas pri la preparado de la Pinta Konferenco. La Sekretariejo estas la konstanta institucio kaj ĝia ĝenerala sekretario estas elektita de la Pinta Konferenco. La oficperiodo por la ĝenerala sekretario estas 4-jara. Krome, estas ankaŭ Liberiga Komitato, Interpaciga kaj Arbitracia Komitato, Ekonomia kaj Socia Komitato, Eduka, Kultura, Scienca kaj Higiena Komitato, Defenda Komitato kaj aliaj fakaj institucioj.

Dum multaj jaroj ekde sia fondiĝo, la Organizo de Afrika Unueco ludis gravan rolon en akcelado de la nacia liberigo, plifortigo de solidareco kaj kunlaborado inter diversaj landoj, solvado de regionaj konfliktoj, kunaranĝado de starpunktoj rilate al diversaj internaciaj problemoj kaj aliaj flankoj kaj faris grandan kontribuon por la paco kaj progresintaj aferoj. En disvolvo de la afrika ekonomio kaj plibonigo de la popola vivo, la Organizo de Afrika Unueco ankaŭ faris aktivan klopodadon. En 1990 Namibio sin liberigis el la regado de Sud-Afriko kaj realigis sendependecon. En 1994 finiĝis la regado de malmultaj blankulaj rasistoj super Sud-Afriko. La du eventoj markis, ke la Organizo de Afrika Unueco sukcese plenumis sian historian mision de la politika liberigo de la afrika kontinento. Post la finiĝo de la malvarma milito, la Organizo de Afrika Unueco klopodis por la paco kaj evoluado de Afriko kaj multe kontribuis en solvado de regionaj konfliktoj en Afriko, protektado de la politika kaj socia stabileco de afrikaj landoj kaj vigligado de la afrika ekonomio. La Organizo firme defendas la naciajn sendependecon kaj suverenecon, protektas la solidarecon kaj unuecon de Afriko, kaj aktive apelacias por solvi la politikan, ekonomian kaj socian problemojn pere de la propra forto de Afriko. En la internaciaj aferoj, la Organizo firme oponas kontraŭ hegemoniisma politiko kaj interveno en internajn aferojn de Afriko.

En septembro de 1999, la 4-a Speciala Pinta Konferenco de la Organizo de Afrika Unueco okazis en Libio. En la konferenco oni decidis fondi Afrikan Union en 2001. En julio de 2000, la 36-a Pinta Konferenco de la Organizo de Afrika Unueco estis okazigita en Lomo, ĉefurbo de Togolando. La konferenco pasigis la projekton de Ĉarto de Afrika Unio. En la 2-a de marto, 2001, en la ferma ceremonio de la 5-a Speciala Pinta Konferenco de la Organizo de Afrika Unueco okazinta en Libio, la plenuma prezidanto de la organizo, togolanda prezidento proklamis la fondiĝon de Afrika Unio.