• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-30 14:53:31    
Mesaĝo de prezidento de Litova Respubliko Valdas Adamkus

cri

Estimataj kongresanoj kaj gastoj,

Mi sincere salutas partoprenantojn kaj gastojn de tiu ĉi Kongreso kaj ĉiujn esperantistojn de la mondo.

Litovio fieras, ke la ĉefurbon de nia lando vi elektis kiel lokon de via Kongreso. Veninte ĉe ni vi transformigis Vilnon al la ĉefurbo de tutmonda esperantistaro. Ankoraŭ pli agrablas, ke ĝi estas jubilea aranĝo – ĉi jare estas festata la 100-a datreveno de la unua kongreso de Esperanto.

Estus malfacile trovi pli taŭgan lokon por la jubilea Kongreso ol Litovio. Ja en nia lando vivis kaj kreis eminenta Ludoviko Zamenhof. Ĉi tie li verkis la unuan Esperanto lernolibron kaj flegis la esperon kunigi homojn de la mondo. Litovio, kie ĉiam vivis kaj pace kunvivis diversaj popoloj, altestimas tiun ĉi eminentan nian samlandanon, kiu disvastigis ideojn de homara unueco.

Ni jam distancas je unu jarcento ekde la unua Kongreso de Esperanto. Tamen hodiaŭ ankoraŭ pli evidentas kiel aktualaj kaj vivaj estas ideoj de Ludoviko Zamenhof. Por la moderna mondo, kiu konfrontas kun pli gravaj globalaj defioj kaj kontraŭstaroj, estas eksterordinare grave, ke malsimilaj popoloj, religioj kaj kulturoj konservu sian identecon kaj samtempe ektrovu manieron de interparolado.

Vi, esperantistoj, sinsekve instigas tiun ĉi tipan por la 21a jarcento dialogon kaj popularigas demokratan internacian kunlaboron. Komunumo de internacia esperantistaro estas perfekta ekzemplo de solidareco inter homoj de diversaj nacioj. Via movado kontribuas al pliproksimigo de popoloj, instigas pli profunde koni kulturan diversecon.

Dum nunaj tagoj vi havos bonan eblecon ekkoni historion, kulturon, heredaĵon kaj morojn de Litovio. Ni ĝojas, ke ni povas vin gastame akcepti, montri originalecon de nia lando, prezenti trezorojn de nia kulturo.

Mi esperas, ke via gastado en nia lando estos interesa kaj vi spertos multajn agrablajn kaj neforgeseblajn momentojn.

Mi deziras al via Kongreso sukcesan laboron kaj kreivajn diskutojn!

Ĉion la plej bonan al vi!

Valdas Adamkus

Prezidento de Litovia Respubliko

La 24a de julio 2005