• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-01 15:05:00    
Ĉina historia kaj kultura eminentulo—Lu Ban (foto)

cri

La daŭro de la 8-a jarcento kaj la 5-a antaŭ Kristo estis Periodo de Printempo kaj Aŭtuno en Ĉinio. Tiam ekonomia disvolvo de la ĉina sklava socio troviĝis en impeta periodo. Urba konstruado kaj akvoutiliga inĝenieriaĵo havis sufiĉe grandan skalon, feraĵa uzado jam disvastiĝis en diversaj kampoj de la socia produktado. Tio multe impulsis disvolvon de la socia produktado. En tiu ci periodo aperis multaj lertaj kaj talentaj metiistoj. Lu Ban estas ĝuste unu el tiamaj tre eminentaj metiistoj pri civila konstruado. Laŭ legendo, li faris multajn inventojn pri mekanismo, lignaĵista instrumento kaj civila konstruado. De pli ol 2 000 jaroj vaste diskoniĝas rakontoj pri Lu Ban en Ĉinio.

Lu Ban naskiĝis ĉirkaŭ 6 jarcentojn antaŭ Kristo. Lia familia nomo estas Gonshu, kaj la propra nomo Ban, tamen posteuloj ofte respekte titolas lin Lu Ban pro tio, ke li loĝis en la princoregno Lu. Li naskiĝis en tradicia metiista familio, de sia infanaĝo li laboris en multaj civilaj konstruadoj kun siaj familianoj, kaj liaj inventoj baziĝis ĝuste de tia praktikado.

En ĉina elementa lernolibro estas artikolo, kiu temas pri invento de segilo. La legendo diras, ke iun jaron Lu Ban akceptis grandan taskon pri konstruado de granda palaco. Tiu ĉi inĝenieriaĵo bezonis multajn lignojn, tial liaj disĉiploj penege grimpis sur monton por haki arbojn per hakilo ĉiutage, tamen ilia peno ankoraŭ tute ne povis kontentigi la bezonon, kaj tio prokrastis la konstruadon. Lu Ban estis tre maltrankvila, tiel ke li persone grimpis sur monton por observi. En la grimpado li hazarde tiris sovaĝajn herbojn, tuj lia mano estis vundita tranĉe. Lu Ban surpriziĝis: kial herboj estas tiel akraj? Zorgeme observinte la herbojn li trovis ke ĉe la du flankoj de la herbaj folioj viciĝas multaj tre akraj malgrandaj dentoj, kaj lia mano estis vundita ĝuste de ili. Lu Ban pensis, ke tiel malgrandaj dentoj povas tranĉe vundi mian manon, tial fera plato kun multaj dentoj nepre povas desegi grandan arbon. Helpite de forĝisto, Lu Ban elfaris feran segilon kun multaj dentoj. Per tia segilo oni facile segis arbojn. Lu Ban tiamaniere inventis segilon.

Estas tre interese, ke du malgrandaj lignaĵistaj iloj, inventitaj de Lu Ban, estas titolitaj "Patrino de Ban" kaj "Edzino de Ban". En lignaĵista laborado oni ofte uzas tuĉskatolon por fari strekon sur ligno. Komence, kiam Lu Ban elvolvis fadenon el tuĉskatolo por streki, ĉiam lia patrino tiris la alian ekstremon de la fadeno. Post multfoja provo ili fiksis malgrandan hokon ĉe la fadena ekstremo, tiel kiam li elvolvis la fadenon el la tuĉskatolo, la malgranda hoko ligita kun la fadeno anstataŭis la alian homon hoki la ekstremon de ligno, sur kiu li faros strekon. Postaj lignaĵistoj titolas tiun ĉi malgrandan hokon "Patrino de Ban". Kaj la alia inventia malgranda ilo kun titolo "Edzino de Ban" estas fiksilo uzata por rezisti kontraŭ ligno, kiun lignaĵisto rabotas. Laŭ legendo, en la komenco kiam Lu Ban rabotis lignon, lia edzino tenis la lignon por li. Poste li inventis tiun ĉi fiksilon, kiu estas titolita "Edzino de Lu Ban".

Lu Ban inventis multajn instrumentojn uzatajn de lignaĵistoj, ekzemple lignaĵistan ortilon. Laŭ legendo ankaŭ rabotilo kaj ĉizilo estas inventitaj de Lu Ban. Tiam tiuj ĉi lignaĵistaj instrumentoj havis gravan influon, kaj ili liberigis lignaĵistojn el peza manlaboro kaj ŝparis homforton.

Inventoj kaj kreoj de Lu Ban originis tute de praktika bezono, kaj estas uzataj en praktikado, tial Lu Ban ricevis respekton kaj admiron de metiistoj. De pli ol 2 000 jaroj ĉinaj metiistoj respektas Lu Ban kiel "Iniciatinton" kaj konstruis templojn por kulti lin.