• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-01 16:05:36    
Sud-Afrika Disvolva Komunumo (foto)

cri

La antaŭa formo de la Sud-Afrika Disvolva Komunumo estis la Sud-Afrika Disvolva kaj Kunordiga Konferenco fondita en la jaro 1980. En la 17 de aŭgusto, 1992, la gvidantoj de la membrolandoj de la Sud-Afrika Disvolva kaj Kunordiga Konferenco okazigis kunvenon en la namibia ĉefurbo Vindhuko, subskribis tri dokumentojn – la Traktaton, Manifeston kaj Interkonsenton pri fondo de la Sud-Afrika Disvolva Komunumo kaj oficiale ŝanĝis la nomon de la Sud-Afrika Disvolva kaj Kunordiga Konferenco en la Sud-Afrikan Disvolvan Komunumon por akceli la integrigon de la regiona ekonomio. En la 28-a de junio, 1996, en la bocvana ĉefurbo Gaberono oficiale fondiĝis la politika, defenda kaj sekureca institucioj de la Sud-Afrika Disvolva Komunumo. Tiel la rolo de la Sud-Afrika Disvolva Komunumo plilarĝiĝis al la defenda kampo.

La Sud-Afrika Disvolva Komunumo celas, surbaze de egaleco, reciproka utilo kaj ekvilibro, establi malferman ekonomion, rompi barieron pri tarifoj, akceli reciprokajn komercadon kaj investadon, efektivigi liberan interfluadon de personaro, varoj kaj laborfortoj, paŝon post paŝo unuigi tarifon kaj monon kaj fine realigi la regionan ekonomian integrigon.

La organizaj institucioj de la Sud-Afrika Disvolva Komunumo konsistas el la Pinta Konferenco, la Ministra Konsilio, la Faka Teknologia Komisiono, la Konstanta Oficista Komisiono, la Konstanta Sekretariejo, Institucioj pri Politiko, Defendo kaj Sekureco, kaj Kortumo por garantii observon kaj ĝustan klarigon de la Traktato. La Pinta Konferenco estas la plej alta decida institucio, kiu okazas unu fojon en ĉiu jaro. La Pinta Konferenco estas dividita en 3 partojn, respektive de la Konferenco de Altarangaj Oficistoj, la Ministro-nivela Konferenco kaj la Pinta Konferenco. La prezidanto kaj vicprezidanto de la Pinta Konferenco, kun la oficperiodo de unu jaro, naskiĝas el balotado kaj estas prenata alterne de la membrolandoj. La Ministra Konsilio respondecas por la Pinta Konferenco, kun la ĉefa tasko de superrigardo de la funkciado kaj disvolvo de la Komunumo kaj efektivigado de la politikoj kaj projektoj. Ĉiujare la Ministra Konsilio okazigas kunvenon almenaŭ unufoje. La Konstanta Sekretariejo estas la ĉefa plenuma institucio, respondecante pri la efektivigado de la rezolucioj de la Pinta Konferenco kaj la Ministra Konsilio kaj la planoj de la Sud-Afrika Disvolva Komunumo. La ĉefstabejo kaj Sekretariejo de la Sud-Afrika Disvolva Komunumo situas en la bocvana ĉefurbo Gaberono.

Ĝis aŭgusto de 2004, la Sud-Afrika Disvolva Komunumo havis 14 membrolandojn. Ili estas Angolo, Bocvano, Kongolanda Demokratia Respubliko, Lesoto, Madagaskaro, Malavio, Maŭricio, Mozambiko, Namibio, Sejĉeloj (eksiĝinte en la 1-a de julio, 2004), Sud-Afriko, Svazilando, Tanzanio, Zambio kaj Zimbabvo. La Sud-Afrika Disvolva Komunumo estas la regioneca organizo, kiu havas la plej latentan forton de disvolviĝado kaj kies regiona kunlabora nivelo estas relative alta en Afriko. En 2000 la totala produktovaloro de la regiono de la Sud-Afrika Disvolva Komunumo atingis 219 miliardojn da usonaj dolaroj.