• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-01 16:50:51    
Latin-Amerika Integriga Asocio

cri

La Latin-Amerika Integriga Asocio estas la interregistara integriga organizo de partaj landoj de la latin-amerika regiono. Ĝia antaŭa formo estis la Latin-Amerika Asocio de Libera Komerco fondita en la 18-a de februaro, 1960, en la urugvaja ĉefurbo Montevideo.

En la 12-a de aŭgusto, 1980, ministroj pri eksteraj aferoj de la 11 membrolandoj de la Latin-Amerika Asocio de Libera Komerco subskribis la Montevidean Traktaton en la urugvaja ĉefurbo Montevideo, proklamante la fondiĝon de la Latin-Amerika Integriga Asocio. La oficialaj laboraj lingvoj por la Latin-Amerika Integriga Asocio, kun la ĉefstabejo en Montevideo, ĉefurbo de Urugvajo, estas la hispana kaj la portugala. La Latin-Amerika Integriga Asocio celas akceli kaj kunaranĝi la komercadon inter la membrolandoj, plilarĝigi la eksportan merkaton, disvolvi ekonomian kunlaboradon, fine establi la latin-amerikan komunan merkaton surbaze de senĉesa plivastigo de duflankaj kaj plurflankaj kunlaboroj kaj realigi la ekonomian integrigon en tiu ĉi regiono. Diversaj landoj de la Latin-Amerika Integriga Asocio observas la orientilojn de la politikaj kaj ekonomiaj pluralismo kaj fleksebleco por iom post iom akumuli forton por establi la latin-amerikan komunan merkaton. Laŭ malsamaj evoluaj niveloj de diversaj landoj kaj la bazaj principoj pri diverseco de komercaj manieroj, la Latin-Amerika Integriga Asocio permesas al la membrolandoj establi plurflankajn kontaktojn kun aliaj latin-amerikaj landoj kaj lasas al la membrolandoj mem decidi la proksimajn kaj malproksimajn celojn por establi la komunan merkaton.

La Konsilio de Ministroj pri Eksteraj Aferoj estas la plej alta decida institucio de la Latin-Amerika Integriga Asocio kaj okazigas kunvenon ĝenerale unufoje en 3 jaroj. La nomita konsilio respondecas pri esplorado kaj ellaborado de la politikoj kaj gravaj decidoj por antaŭenpuŝi la procezon de ekonomia integrigo. La Delegita Komisiono estas la konstanta politika institucio de la Latin-Amerika Integriga Asocio, speciale respondecante pri preno de necesaj rimedoj por plene praktiki la novan interkonsenton de Montevideo. La Delegita Komisiono konsistas el po unu konstanta delegito kaj vicdelegito de ĉiuj membrolandoj. Sub la Delegita Komisiono estas 10 helpaj institucioj, kia la konsultiĝa komisiono pri dogana taksado. La Ĝenerala Sekretariejo estas la konstanta teknika institucio, kiu liveras proponojn por agadoj kaj faras esplorajn kaj taksajn laborojn. La plej altaj respondeculoj de la Sekretariejo estas la ĝenerala sekretario kaj 2 ĝeneralaj vicsekretarioj. La oficperiodo por la ĝenerala sekretario estas 3-jara.

Ĝis aŭgusto de 1999, la Latin-Amerika Integriga Asocio havis 12 membrolandojn, kiaj Argentino, Bolivio, Brazilo, Ĉilio, Ekvadoro, Kolombio, Kubo, Meksikio, Paragvajo, Peruo, Urugvajo kaj Venezuelo, 14 observantajn landojn, kiaj Ĉinio, Dominika Respubliko, Gvatemalio, Hispanio, Honduraso, Italio, Kosta-Riko, Nikaragvo, Panamio, Portugalio, Rumanio, Rusio, Salvadoro kaj Svislando, kaj 4 observantajn internaciajn organizojn, kiaj Eŭropa Unio, Inter-Amerika Disvolva Banko, Organizo de Amerikaj Landoj kaj Disvolva Plano de Unuiĝintaj Nacioj.

En junio de 1994, la 525-a Kunveno de la Delegita Komisiono, la konstanta politika institucio de la Latin-Amerika Integriga Asocio, decidis akcepti Ĉinion kiel observanton de la asocio. Tiel Ĉinio fariĝis la unua azia observanta lando de la Latin-Amerika Integriga Asocio.