• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-01 18:27:04    
Sperti vivon sur "firsto de monda firsto"

cri

En la Tibeta Aŭtonoma Regiono de Ĉinio sur la "monda firsto", estas multaj oficistoj, administrantoj de entreprenoj, instruistoj, kuracistoj kaj alifakaj homoj venintaj el la internaj regionoj de Ĉinio. Ili forlasis la bonan cirkonstancon de laboro kaj vivo, kaj volonte venis al Tibeto por servi 3 jarojn. Hodiaŭ, ni konatiĝos kun sinjoro Fan Longfei, kiu servas kiel konstanta vicguberniestro en la plej alta gubernio de Tibeto, Coqen.

Kiam ni enirinte hejmon de Fan Longfei en Coqen, li ĵus revenis farinte fotografadon ekstere.

Parolante pri tio, kial li iris al la gubernio Coqen de la regiono Ali de Tibeto, kie estas nomata kiel "firsto de monda firsto", Fan Longfei trankvile diris:

"En la pasinta jaro, mia kompanio elektis la duan aron da oficistoj por helpi al Tibeto. Tiam la kompanio donis al ni duonhoron por fari decidon. Temas pri laborado en Coqen 3 jarojn, kaj oni povas sin anonci volonte. Por mi, laborado en la plej malprogresa kaj plej alta regiono de Tibeto estos tre signifoplena sperto en mia mallonga vivo. Mi tre alte taksas ĉi tiun ŝancon kaj volontas alporti la spertojn, konceptojn kaj metodojn pri administrado de la interna regiono al Tibeto."

Tiel en julio de la pasinta jaro, vicprezidanto de la filio de la Ĉina Ŝtata Elektro-reta Kompanio en Zhejiang Fan Longfei venis al la gubernio Coqen de la regiono Ali de Tibeto, kaj estis nomumita kiel konstanta vicguberniestro.

La urbo Hangzhou, hejmloko de sinjoro Fan, estas unu el la lokoj de Ĉinio, kie ekonomio disvolviĝas plej rapide, kaj kie la popolanoj vivas plej riĉe. Tie verdo regas en ĉiuj sezonoj, la pejzaĝo belas kaj la urbo mem proksimas al maro. La urbo estas turisma loko de Ĉinio. Subite atinginte la brutbredan gubernion Coqen, kiu altas proksimume 5 000 metrojn, kaj la altebenaĵa klimato seka, frosta kaj oksigeno-manka, jam sentigis al li la malfacilecon de vivo. En la tuta gubernio kreskas neniu arbo. Eĉ la legomojn kaj grenojn oni devas transporti de Xigaze, Lasao kaj aliaj grandaj tibetaj urboj situantaj pli ol mil kilometrojn malproksime.

Pri tiuj diferencoj en ĉiutaga vivo, Fan Longfei honeste diris:

"Komence mi ne kutimis. En la interna regiono, ĉio haveblas, sed ĉi tie tio kaj ĉi tio mankas. Kiam mi venis el la urbo Hangzhou, mi kunportis multajn manĝaĵojn. Kaj mi simple manĝis ilin. En la pasinta semajno, mi havis nenion por manĝi. Mi do manĝis kelkajn Jiaoziojn ĉi tie, kaj bovlon da nudeloj tie."

Malgraŭ tio, la unu-jara laborado en Coqen iom post iom kutimigis Fan Longfei je la ĉiutaga vivo en altebenaĵo. Kiam li estas libera, li ofte iras al la malproksimaj brutbredaj regionoj por ekkoni pri la situacio. Vidante tion, ke kuracado estas malfacila por la lokaj tibetaj brutbredantoj, kaj ke iliaj infanoj ne povas facile viziti lernejon, Fan Longfei aktive petskribis al la Ŝtata Elektro-reta Kompanio, kiu sendis lin al Tibeto, kaj gajnis 21 milionojn da juanoj kiel monhelpon. Interkonsiliĝinte kun aliaj tibetaj kolegoj, ili konstruis po unu lernejon kaj unu higienejon en la kvar subdistriktoj de la gubernio Coqen. Kaj faris monhelpon al la aparte malriĉaj brutbredantoj, por helpi al ili disvolvi brutbredadon.

En la kuranta jaro, li kolektis monon kaj aĉetis progreseman televidan kaj radian ricevan instalaĵon por la gubernio Coqen, ŝanĝis la instalaĵon difektitan pro katastrofo. Tiel ke la lokaj loĝantoj denove povas aŭskulti radioelsendon kaj spekti kelkdek kanalojn de televida programo. Nuntempe Fan Longfei ankaŭ intencas kolekti monon por establi profesi-teknikan lernejon por helpi al la junuloj de la gubernio posedi laboran teknikon kaj pliigi sian enposteniĝan kapablon.

Dum unu-jara laborado en Coqen, la koro de Fan Longfei ofte estis tuŝita. Li diris, ke plej feliĉe dum laborado estas vidi la lokajn brutbredantojn povi ĝui iujn modernajn instalaĵojn en ĉiutaga vivo.

"Mi vidis, ke el la brutbredantoj multaj ne nur malriĉas, sed ankaŭ estas premataj de rigora natura medio. Tial mi ja konceptis, ke mi devas efektive fari ion bonan por ili, kaj doni amon al la popolanoj. Mi estas decidema, ke mi devas kiel eble plej multe doni helpon al ili."

Fan Longfei diris, ke kvankam li vivas tre malfacile en Coqen, tamen la tri-jara laborado tie levos signifon de lia vivo. En la estontaj du jaroj, li ankoraŭ faros kelkajn grandajn aferojn por la lokaj popolanoj, ekz. kolekti monon por konstrui kelkajn artefaritajn herbejojn por plibonigi la bredan kondiĉon de la brutbredantoj, konstrui magazenon de manĝaĵoj por la guberniaj loĝantoj por solvi la problemon pri malfacileco en manĝado de legomoj, instali pli da komputiloj, presiloj, ktp.

Kiam ni adiaŭis sinjoron Fan Longfei, ni sincere deziras, ke lia revo pri Coqen efektiviĝu laŭdate, kaj li trovu pli da feliĉo en la vivo.