• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-01 18:30:01    
Ĉina juna verkisto Wang Xiaoli (foto)

cri

Karaj retlegantoj, en multaj ĉinaj libro-vendejoj, estas facile trovi tiajn librojn konigi alilandajn pitoreskejojn kaj etosojn. Eble ili estas ne okulfrapaj, tamen en la nuntempa vivo kun populara reto, se enhavo de tiuj libroj surretiĝos, ili rapide estos atentataj. En la hodiaŭa programero "Ĉinaj Nuntempaj Kulturaj Personuloj", ni konigos al vi ĉinan junan verkiston Wang Xiaoli kaj ŝian debutan verkon <Ĝuo en Parizo—Roza Vivo>.

La libro <Ĝuo en Parizo—Roza Vivo> estas alte atentata de retaj amatoroj komence de la kuranta jaro kaj eksponas parizan romantikan etoson laŭ vidkampo de pekina studentino Wang Xiaoli, kiu lernas en Francio. La libro havas belan titolon kaj delikatan kovrilon. Per aro da simplaj vortoj kaj frazoj, verkisto priskribas interesajn rakontojn. Speciale menciinda estas tio, ke la libro ne konigas al legantoj monde famajn pitoreskejojn en Parizo kaj penigan vivon dum lernado en alia lando, sed per subtila peniktuĉo, manifesti ŝian intiman senton al Parizo kaj kolorriĉan vivon en la moda kaj romantika urbo.

Juna verkisto Wang Xiaoli, ordinara pekina fraŭlino, estas elstara deinfanaĝe. Post diplomiĝo el supera mezlernejo, ŝi spite al opono de siaj familianoj, ĝuis liberan vivon. Poste en 2001, ŝi sola veturis al Parizo. Pri Parizo, Wang Xiaoli aŭskultis multajn rakontojn pri ĝi kaj ankaŭ legis multajn librojn rilate al ĝi. Ĝiaj romantiko, modo, historio kaj eĉ areo…sub tuĉo de modaj gazetoj, tie ŝajne estas homa paradizo. En iu somera tago kun brila sunlumo, raportisto renkontiĝis kun Wang Xiaoli. Wang Xiaoli diris, ke lerno en Parizo celas realigi sian originan sonĝon, sperti francan romantikan etoson kaj ellerni la francan lingvon. Ŝi diris:

"Mi volas lerni la francan lingvon, ĉar mi aŭskultis prononcon de la franca lingvo kiam mi estis infano. La lingvo estas tiel bela, ĉarma kaj perfekta. Laŭ mi, estas kontentige, se mi povas flue paroli en la franca lingvo."

Tamen la unuan jaron en Parizo, Wang Xiaoli ne spertis romantikan etoson kaj paradizan vivon, sed sentis izolecon kaj solecon. Ŝi ne havis familianojn kaj amikojn ĉe si kaj ne regis la francan lingvon. Tial estis malfacile por ŝi kunfandiĝi kun tieaj ordinaraj homoj. Ŝi ankaŭ ne kapablis kuiri ion kaj ofte sin satigis senpripense en ĉiu tago. En tia stato, malsano ofte trafis ŝin. Tamen por realigi idealon ellerni la francan lingvon, Wang Xiaoli persiste restis. Rememorinte tiaman vivon, Wang Xiaoli emociiĝis. Ŝi diris:

"Vivo de la unua jaro en Parizo hardis min. Mi fariĝis ege firma. Mi pensis, ke homo devas persisti. Precipe en malkontentiga stato, mi diris al mi mem, ke mi certe persistas. Nun se mi estos metita sur dezertan insulon kaj troviĝos nenio, ne troige dirite, mi povos firme vivi je almenaŭ unu jaro."