• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-01 18:31:34    
"Karnavalo" sur la Leusa Altebenaĵo (foto)

cri

Vintre sur la vasta Leusa Altebenaĵo en la nordokcidenta parto de Ĉinio ĉio estas kovrita de neĝo kaj glacio, tamen klare senteblas espero kaj ĝojo, ĉar baldaŭ venos la Printempa Festo.

La Leusa Altebenaĵo estas lulilo de la ĉina civilizacio. Tie oni povas ĝui multajn antikvajn amuzaĵojn eĉ hodiaŭ, fakte oni plej alte taksas la Printempan Feston. Ĉiujare tuj post la komenco de la 12-a monato laŭ la ĉina luna kalendaro oni fariĝas tre okupita. Tia okupiteco daŭras ĝis la antaŭvespero de la Printempa Festo, t.e. novjara festo laŭ la ĉina luna kalendaro. Kaj ekde la festo oni portempe ĉesigas ĉiujn kampajn kaj hejmajn laborojn kaj povas laŭvole sin distri, kio daŭras de la unua tago ĝis la 16-a de la unua monato. Tio estas la tiel nomataj okupiĝa 12-a monato kaj distra unua monato.

OKUPIĜA 12-A MONATO

En la 12-a monato plej okupitaj estas virinoj. Tiam ili sin okupas en preparoj de manĝaĵoj kaj vestoj kaj purigo de domo kaj mebloj. Ili muelas tritikon kaj sojfabon por fari vaporumitajn panojn, toufuon, rizvinon kaj farunajn fritaĵojn... Unuvorte, ĉiuj bongustaĵoj devas esti preparitaj antaŭ la Printempa Festo. En la festo ĉiuj portas novan veston, precipe la infanoj, kiuj portas ne nur novajn jakon kaj pantalonon, sed ankaŭ novajn ĉapon kaj ŝuojn, kaj la knabinoj ankaŭ novan harligan rubandon. Tiam la infanoj portas surdorse amuleton el jujubo, milia tigo kaj kupra monero.

La 8-an de la 12-a monato laŭ la ĉina luna kalendaro la tieaj homoj solenas la Grenan Feston. Laŭkutime, tiutage oni manĝas manĝaĵon el glueca rizo, jujuboj kaj vigno (Vigna cylindrica). Oni ne nur mem manĝas tian manĝaĵon, sed ankaŭ donacas ĝin al najbaroj, metas iom da ĝi sur arbojn proksime de la domo, nutras per ĝi kokon, hundon, katon, porkon, azenon, bovon, ŝafon kaj aliajn kortobirdojn kaj kortobestojn, kio aludas universalan ĝojon kaj prosperon de la fruktarboj, grenoj kaj dombestoj en la nova jaro.

En la 23-a de la 12-a monato oni kultas la kuirejan dion kaj manĝas vermiĉelojn el miksaĵo de diversaj farunoj. La vermiĉeloj estas tre longaj, kio aludas feliĉon por longa tempo. En la sekvanta tago oni komencas purigi la domon, meblojn kaj manĝilaron, fari papertondaĵojn, pendigi novjarajn pentraĵojn kaj tondi harojn por eniri tute pura en la novan jaron.

Antaŭvespere de la Printempa Festo ĉio estas preparita kaj oni certe faras kulton al siaj prapatroj antaŭ ties tomboj. Tiam oni ankaŭ balaas korton, algluas vers-paron sur pordo kaj pendigas ruĝajn lanternojn. Tiun vesperon oni verŝas vinagron sur ardan karbon, por ke la vinagra vaporo saturu la tutan domon, kio aludas forpeli ĉian malbonon. Kaj moderna scienco pruvis, ke tio estas efika por desinfektado. Post la vespera krepuskiĝo, gvidate de maljunuloj, la junaj homoj adorkliniĝas antaŭ la dia niĉo, incensas al ĝi kaj post tio infanoj ĝoje eksplodigas petardojn.

Tiutage oni enlitiĝas malfrue. La tutan nokton oni ne malŝaltas lampon kaj en kaldrono ĉiam estas manĝaĵoj, ĉar oni opinias, ke tio aŭguras, ke en la venonta jaro oni havos sufiĉe da manĝaĵoj. Maljunuloj grimpas sur montopinton por rigardi al la oriento, ĉar ili opinias, ke tiamaniere ili povas diveni la rikolton kaj feliĉon en la venonta jaro laŭ lunradioj.